Princepiskopa Malpaco je Monastero
La Princepiskopa Malpaco je Monastero estis inter 1450 kaj 1457 kverelo pri la okupado de la episkopa seĝo je Monastero kaj per tio ankaŭ pri la reganteco en la princepiskopujo Monastero. Je tio komence konkuris kiel kandidatoj Valramo de Moers kaj Eriĥo la 2a de Hoya. Ilin subtenis iliaj respektivaj familioj kun Grafo Johano de Hoya kaj Ĉefepiskopo Ditriĥo la 2a de Moers ĉe la pinto. Alvenis iliaj respektivaj eksteraj aliancanoj. En la interno de la princepiskopujo la statoj, nome la katedrala kapitulo, kaj la urbo Monastero ludis pretertempe memstarajn rolojn. Finfine neniu el la du flankoj povis venki.
Antaŭhistorio
[redakti | redakti fonton]La princepiskopa lando Monastero estis unu el la plej gravaj kaj grandaj ekleziaj teritorioj en nordokcidenta Germanujo. La episkopajn seĝojn de la regiono plejparte okupis membroj el kelkaj grafaj dinastioj aŭ el familioj de aliaj nobeloj. La respektivaj familioj provis, kiel ekzemple la grafoj de Mark, rezervi al si la episkopajn sidejojn por siaj postnaskiĝintaj filoj. Ĝuste ankaŭ malpli potencaj familioj uzis la eblecon, kreskigi per eklezia teritorio sian potencon almenaŭ pretertempe. Al ĉi tiu grupo apartenis nobeloj je Lippe, kiuj plurfoje okupis la episkopan sidejon en Paderborn. La grafoj de Hoya sukcesis en Osnabrück. En Episkoplando Minden tio validas por la gentoj Diepholz kaj Ŝaŭmburgo. Meze de la 15a jarcento tamen la grafoj Moers ĉirilate estis ĉefaj. Precipe, post kiam Ditriĥo de Moers estis fariĝinta ĉefepiskopo je Kolonjo, al la familio sukcesis okupi grandparton de la episkopaj sidejoj en nordokcidenta Germanujo. Ĝia ĉefa konkuranto en Episkopujo Monastero estis la familio Hoya.[1]
Interne kelkaj princepiskopoj, laste precipe Oto la 4a de Hoya, plietendis la teritorion kaj forigis pli malgrandajn reglandojn en la interno. Aliaflanke la episkopoj jam en la 13a kaj 14a jarcentoj estis perdinta plejparte la kontrolon super sia ĉefurbo Monastero. Tiu ĉi agis preskaŭ simile sendepende kiel libera regna urbo. Ankaŭ entute la statoj el katedrala kapitulo, kavaliroj kaj urboj estis akirintaj pli da influo kaj treege malvastigis la agokampon de la episkopoj.
Post la morto de Episkopo Oto la 4a Ditriĥo de Moers sukcesis, akiri por sia frato Henriko la 2a de Moers kontraŭ la volo de la urbo Monastero la episkopan sidejon je Monastero. Post kiam la ĉefepiskopo pro internaj kvereloj en lia princepiskopujo estis forpreninta de Eriĥo de Hoya la episkopujon Osnabrück, li instalis tie Henrikon kiel administranto. Tiu ĉi orientis sian politikon treege laŭ la interesoj de la frato kaj subtenis lin ekzemple dum la Malpaco de Soest. Familio de Hoya, kiu ankaŭ okupis la episkopujojn Verden kaj Minden, rigardis la grafojn de Moers kiel entrudintoj en sian originan interesosferon. Familio de Moers superregis krom la princepiskopaj landoj Kolonjo, Monastero kaj Osnabrück ankaŭ episkopujon Paderborn kaj partojn de la princepiskopa lando Utreĥto. La milita politiko de Henriko por subteno de lia frato rezultigis por la princepiskopujo neniun profiton, male tio signifis fortan kreskon de la ŝuldoj kaj sinkon de la bonstato.[2]
Komenciĝo de la konflikto
[redakti | redakti fonton]En la interno la statoj estis je la morto de Henriko en malkaŝa ribelo. La klopodoj de la dinastio Moers trafis ekde tiam sur rezervojn. Sur la alia flanko Ditriĥo faris ĉion eblan, por plue okupi la sidejon de Monastero per familiano. Kiel postanto li estis intencinta sian fraton Valramo de Moers. Per tio li eniris en konflikton kun la dinastio de Hoya. Johano de Hoya ne estis forgesinta, ke Ditriĥo de Moers estis aginta kontraŭ familianoj siaj. Aparte siajn proprajn ses jarojn de mallibereco lige kun la bataloj pri Osnabrück li ne estis forgesinta. Li volis fari sian fraton Eriĥon postanto.
Krom la du ĉefkonkurantoj pri la episkopa ofico ekzistis pluaj kandidatoj. La urbo Osnabrück proponegis Konradon la 3a de Diepholz. Tiu ĉi estis preposto en Osnabrück kaj nevo de Rudolfo de Diepholz, Episkopo de Utreĥto. Tiu ĉi subtenis la kandidatiĝon, alvenis tamen tro malfrue por varbi por sia nevo.
Ditriĥo de Moers uzis altajn subaĉetosumojn por akiri plimulton da voĉoj en la kapitulo por sia frato. Tiu ĉi ĝis antaŭ nelonge estis estinta ano de la Koncilio de Bazelo, antaŭ ol li ŝanĝiĝis surflanken de la roma kurio. Ditriĥo sukcesis dum renkontiĝo en Hausdülmen la 15an de julio 1450 tiri la plimulton de la katedrala kapitulo sur sian flankon. Sed Johano de Hoya siaflanke varbis por sia frato Eriĥo. Li akiris precipe la burĝojn de la urbo Monastero kaj la nobelaron por si. En la urbo li precipe subtenis la gildoj kaj la ordinaruloj, dum kiam la patriciaj nobeloj de la urbestraro ne volis konflikton.[3]
La malekleziaj statoj elektis Johanon de Hoya al administranto de la princepiskopa lando. Li regu tiom longe, ĝis kiam la papo estas prezentinta al la burĝoj kaj kavaliroj akcepteblan episkopon. En skribo al la papo ili nomis kiel kaŭzoj por ĉi tiu nekutima agado, ke Valramo onidire en pli frua tempo estis respondeca por du murdoj kaj aliaj krimoj. Kontraŭe de tio ili elstarigis la onidire neriproĉeblan vivon kaj la sciencan edukitecon de Eriĥo de Hoya. Malplimulto de dek tri kapitulanoj kaj ĉiuj pastroj de la urbo aliĝis al ĉi tiu pozicio. En Osnabrück Johano de Hoya sukcesis fari sian fraton Albreĥto de Hoya administranto. Tio denove fortikigis la pozicion de la familio en la konfliktoj pri la princepiskopa lando je Monastero.[4]
Johano de Hoya tiris kiel administranto la plej multajn monasterajn landokastelojn sub sian kontrolon. Por teni la proprajn kostojn kiel eble plej malaltaj, li konfiskis bienojn de la episkopo kaj enspezojn de la kapitulanoj. Krom tio li enkondukis imposton sur komercaĵoj. Antaŭ ĉi tiu fono la anoj de Valramo en la katedrala kapitulo estis pretaj por intertraktoj. Okazis senprocesa aranĝo, kiu vaste komplezis la familion Hoya. Poste oni interkonsentis, ke dum la venonta stato deputitaro ĉiuj statoj alvoku la papon, ke li transdonu la episkopan oficon al Eriĥo de Hoya. Por ilia komplezo oni certigis al la kapitulanoj iliajn malnovajn rajtojn kaj enspezojn. La landa deputitaro aprobis ĉi tiun interkonsenton.[5]
Johano de Hoya konkeris en januaro de 1451 la malamikan Kastelon Dülmen. Nescie la intertempe unuanima sinteno de la statoj por Hoya la papo Nikolao la 5a estis nomuminta Valramon de Moers al episkopo. La urbo Monastero reagis je tio postulante ekspertizon de la Universitato de Erfurto. Tiu ĉi alvenis al la rimarkinda rezulto, ke la statoj ne devas akcepti la decidon de la papo, ĉar la papo havas eĉ ne unu ideon pri la mankaj kompetentecoj de Valramo de Moers.[6]
Ankaŭ Duklando Kleve subtenis la partion de Hoya. Duko Johano de Kleve esperatendis de tio malfortikigon de la ĉefepiskopo de Kolonjo. La 11an de junio 1451 realiĝis per la kontrakto de Kastelo Dülmen alianco inter Kleve kaj Johano de Hoya. Kiel kompenso pro la subteno dum la batalo kontraŭ Valramo de Moers Kleve ricevis la oficejojn Dülmen kaj Stromberg. Ne nur milite Kleve estis valora aliancano. Grava estas ankaŭ la propeto fare de Filipo de Burgonjo, onklo de la duko, en Romo. Laŭ la kontrakto Kleve sendis al Valramo de Moers la militodeklaron.[6][7]
Saman tagon en Monastero aperis la informo, ke Imperiestro Frederiko la 3a estas doninta al Valramo reĝajn privilegiojn. Post kiam Valramo estis ricevinta ankaŭ la papan aprobon, li elpostenigis kelkajn el siaj kontraŭuloj en altaj ekleziaj oficoj kaj igis proklami kontraŭ la anoj de la kontraŭa partio la interdikton fare de papa komisiito. La tiel malaprobitaj denove sin turnis al la Universitato de Erfurto. Tiu ĉi deklaris ĉiujn agojn de Valramo kaj de la kolonja ĉefepiskopo en la afero malvalidaj. Filipo de Burgonjo intervenis favore al la partio de Hoya en skribo al Romo. Antaŭ pluaj paŝo oni volis ĝisatendi, kiun pozicion Nikolao de Kuzo ekhavos en ĉi tiu afero.[8]
Eksplodo de la bataloj
[redakti | redakti fonton]Intertempe en la princepiskopa lando la malpaco estis eksplodinta en formo de pli malgrandaj entreprenoj. En la sekva tempo la partio de Hoya regis la plej grandan parton de Monasterlando, Valramo posedis nur la regionon ĉirkaŭ Ahaus, Vreden kaj Ottenstein.
Nikolao de Kuzo intertempe ricevus de la papo la instrukcion, anstataŭi la du ĝistiamajn episkopkandidatojn per Konrado de Diepholz. Nikolao de Kuzo sin tamen esprimis precipe kontraŭ la partio de Hoya. Per la falo de Vreden por Valramo de Moers ankaŭ la lasta urbo en Monasterlando estis perdiĝinta. Li deklaris al Nikolao de Kues la 21an de januaro 1452 sian pretecon rezigni Monasterlandon, kondiĉe ke sukcesu, forpeli la partion de Hoya el ĝi kaj fari Konradon de Diepholz episkopo.[9]
Ĉi lastan subtenis precipe lia onklo, Episkopo Rudolfo de Utreĥto. De nun la partio de Hoya trafis sur pli fortan militan reziston ekzemple je la sieĝo de Ahaus. Komence de la jaro 1452 armeo de dungosoldatoj venkis la partion de Hoya, kaj la monasteraj trupoj ekprenis multajn kaptitojn. La 2an de februaro la subtenantoj de Diepholz malkaŝe deklaris al siaj kontraŭuloj la malpacon. Walram garantidonis la lastajn al li restantajn lokojn Ahaus kaj Ottenstein al Rudolfo de Utreĥto. En la princepiskopa lando mem kreskis la simpatio por Konrado de Diepholz, kies kandidatiĝo ŝajnis esti alternativo al la ĝistiamaj kandidatoj. La statoj serĉis pro tio la 6an de oktobro 1452 en Coesfeld kompromison, por sin liberigi kaj de Valramo de Moers kaj ankaŭ de Eriĥo de Hoya. Ĉiuj episkopaj oficadoj post la morto de Episkopo Henriko estis deklarataj malvalidaj. Sed ĉi tiuj pacoklopodoj fiaskis. Unu kaŭzo estis supozeble, ke Johano de Kleve plue subtenis Eriĥon de Hoya.[10]
Johano de Hoya, kiu antaŭe estis forlasinta la urbon, reiris al Monastero. Apogate de la malsupraj socitavoloj de la urbo Monastero Johano de Hoya transdonis la regantecon pri la princepiskopa lando en 1453 laŭjure al sia frato Eriĥo, por ke tiu ĉi povas pruvi sin kiel reganto. Kvankam la estroj de la urboj rezistis, ili finfine devis akcepti tion pro la premo de la strato. Eriĥo de Hoya post tio estis omaĝata en ĉiuj urboj.[11]
Plietendiĝo de la konflikto
[redakti | redakti fonton]Per tio la konflikto atingis novan fazon. Rudolfo de Utreĥto deklaris al la urbo Monastero kaj ties aliancanoj je la 7a de julio 1453 la malpacon. Li sukcesis konkeri la urbon Vreden, kiun mallonge poste rekonkeris Johano de Hoya. Rudolfo de Utreĥto eluzis kverelojn en la kontraŭula tendaro kaj konkeris aron da urboj.
Johano von Hoya eldevigis antaŭ la fono de la venkiro de la malamika partio en 1454 la novelekton de urbestraro bonvolema al sia partio en Monastero. Je tio la plimulto devenis el gildoj kaj ordinaruloj, nur ankoraŭ malmultaj nobeloj estis reprezentataj . En Monastero komenciĝis rezisto kontraŭ la malmilda regado fare de Hoya. Ankaŭ la hansokunveno postulis en oktobro de 1454 la restarigon de la malnova urbestrara konstitucio.[12]
La partio de Valramo de Moers kaj de la episkopo de Utreĥto sukcesis ricevi de la papo la promeson, ke ĉiuj plendoj direktitaj al la papo pri ekleziaj punoj aljuĝitaj de Valramo estas deklarotaj malvalidaj. Al tiuj, kiuj transiras sur la flankon de Valram, li certigis la malkondamnon de la eligo el la eklezio. Kiel unua urbo Coesfeld akceptis la proponon. Tiu ĉi fariĝis sidejo de Valramo.
Ĉar Johano de Kleve pretertempe pro sia geedziĝo forfalis kiel subtenanto, Johano de Hoya sin turnis kun la peto pri helpo al Duko Frederiko la 2a de Brunsvigo-Lüneburg. Per ties helpo Johano de Hoya atakis rabe kaj detrue la regionon de Coesfeld kaj Graflandon Bentheim, kiuj subtenis la kontraŭan flankon. Al Valramo, sed ankaŭ al Ditriĥo, mankis komence la rimedoj por defendi sin kontraŭ tio. En julio alvenis trupo de la ĉefepiskopo ĉe Dülmen. Pro taktika eraro de Grafo Johano de Hoya la trupo de Duko Frederiko estis sola, kiam la armeo de la aliancanoj kun Ditriĥo de Moers, Valramo de Moers, Rudolfo de Utreĥto, Bernhardo de Bentheim, Bernhardo je Lipo kaj Konrado de Diepholz atakis kaj preparis al la kontraŭuloj en la Batalo je Varlar neniigan malvenkon. La duko estis kaptata. Energia plua antaŭenpenetro estus eble kondukanta al la sukceso, sed la aliancanoj estis malhelpataj per internaj kvereloj.[13]
Etmilito kaj traktadoj
[redakti | redakti fonton]Johano de Hoya rimarkis, ke la humoro en Monastero turnis kontraŭ lin. Li proponis al Kleve la translason de ĉiuj urboj kaj kasteloj. Johano de Kleve tamen intertempe forĝis aliajn planojn. Li volis havigi la episkopujon al Simono je Lipo, dum kiam Eriĥo de Hoya ricevu la episkopujon Osnabrück. Li estis ankaŭ kontribuinta al tio, ke episkopo Rudolfo estis forpelata el Utreĥto. Mallongan tempon poste tiu ĉi mortis, post kiam li jam estis transcedinta siajn rajtojn pri Ahaus kaj Ottenstein al Konrado de Diepholz. Per lia morto la partio ĉirkaŭ la dinastio Moers kaj Konrado de Diepholz perdis sian plej fortan subtenanton. Ĉi-lasta fariĝis episkopo de Osnabrück, sed ne rezignis sian celon, fariĝi ankaŭ episkopo en Monastero.[14]
En la episkopujo Monastero plue kontraŭstaris unu al la alia Valramo de Moers kaj la partio ĉirkaŭ Johano de Hoya. Tamen Ditriĥo de Moers aktivis en la afero per malmulta energio. Pro tio la konfliktoj pludaŭris laŭ formo de etmilito. Paralele okazis traktadoj, kiuj restis senrezultaj. Granda sukceso do estis je la komenco de la jaro 1456 la konkero de Coesfeld fare de Johano de Hoya. Oktobron de 1456 en Arnhem mortis Valramo de Moers. Johano de Hoya konfidis nun la subtenon fare de la duko de Burgonjo. Tiu ĉi pledis por Eriĥo de Hoya antaŭ la papo Kaliksto la 3a, kiu esperis gajni Burgonjon por la milito kontraŭ la Otomana Imperio. La klara subteno de Filipo de Burgonjo por la afero de Hoya kaŭzis, ke la urboj pli klare ol en la antaŭaj jaroj sin starigis sur la flankon de Johano de Hoya. Du kapitulanoj postulis Eriĥon de Hoya kiel episkopo, la plimulto de la kapitulanoj tamen decidis por Konrado de Diepholz. Ambaŭ partioj petis decidon de Romo.
Johano de Hoya provis fortikigi sian pozicion en Monastero per tio, ke li komence de 1457 akiris la civitanecon kaj aliĝis al la forĝistogildo. Mallongan tempon poste li estis elektata en la urbestraron. La papo tamen decidiĝis por Johano de Palatinato-Simmern, kiu estis plene neimplikita en la kvereloj. Johano de Hoya vane petis denove la subtenon de Kleve kaj Burgonjo. Ankaŭ fiaskis la esperoj de Konrado de Diepholz, pluteni sian pozicion.[15]
Fino de la kverelo kaj konsekvencoj
[redakti | redakti fonton]La 23an de oktobro 1457 oni subskribis la Kontrakton de Kranenburg, kiu finis la konflikton. Tiu ĉi destinis, ke Eriĥo de Hoya dumvive ricevas enspezojn laŭ kvanto de tiuj el la prepostejo de Kolonjo. La urbo Monastero sin devigis, akcepti la novan episkopon, enlasi lin en la urbon kaj omaĝi lin. Sur la alia flanko la nova episkopo promesis akcepti la ĝistiamajn privilegiojn de la urbo. La nova episkopo agnoskis krome la garantidonitecon de la oficejoj Dülmen kaj Stromberg al la duko de Kleve. Tiu ĉi ricevis krom tio rekompenson da 11.000 rejnlandaj guldenoj. Komence de novembro la nova episkopo enmarŝis en Monasteron , donis mallongan tempon poste la oficoĵuron deklamis la elektokontrakton.
Johano de Hoya antaŭe estis forlasinta kaŝe la urbon. Eriĥo de Hoya mortis jam en 1458. La kastelo Bevergern garantie donita al li, reiris al la princepiskoplando. Post la packontrakto rapide normaliĝis la vivo en la princepiskoplando. En Monastero daŭre la reganta pozicio de la nobelaro en la urbestraro estis disrompita, la gildoj ricevis la rajton sendi deputitojn. Al la nobeloj ankoraŭ konvenis nur la duono de la urbestraro. Finfine montriĝis, ke la princepiskoplando estis nur objekto en la potencludo de la grandaj gentoj. Imperiestro kaj papo estis perdintaj ĉian influon. En la epoko de Henriko kaj Valramo de Moers la episkopoj donis preskaŭ neniun religian impulson.[16]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Wilhelm Kohl: Das Bistum Münster 7,1: Die Diözese. Berlin 1999, pj 170–171.
- ↑ Wilhelm Kohl: Das Bistum Münster 7,1: Die Diözese. Berlino 1999, pj 171–175.
- ↑ Wilhelm Kohl: Das Bistum Münster 7,1: Die Diözese. Berlin 1999, pj 175–176.
- ↑ Wilhelm Kohl: Das Bistum Münster 7,1: Die Diözese. Berlino 1999, p 176.
- ↑ Wilhelm Kohl: Das Bistum Münster 7,1: Die Diözese. Berlino 1999, pj 176–177.
- ↑ 6,0 6,1 Wilhelm Kohl: Das Bistum Münster 7,1: Die Diözese. Berlino 1999, p 177.
- ↑ Pri la rolo de Burgonjo: Burgund und das Reich: Spätmittelalterliche Außenpolitik am Beispiel der Regierung Karls des Kühnen (1465–1477). Munkeno 2002, pj 43–46.
- ↑ Wilhelm Kohl: Das Bistum Münster 7,1: Die Diözese. Berlino 1999, pj 177–178.
- ↑ Wilhelm Kohl: Das Bistum Münster 7,1: Die Diözese. Berlino 1999, pj 178–179.
- ↑ Wilhelm Kohl: Das Bistum Münster 7,1: Die Diözese. Berlino 1999, p 179.
- ↑ Wilhelm Kohl: Das Bistum Münster 7,1: Die Diözese. Berlino 1999, p 180.
- ↑ Wilhelm Kohl: Das Bistum Münster 7,1: Die Diözese. Berlino 1999, p 181.
- ↑ Wilhelm Kohl: Das Bistum Münster 7,1: Die Diözese. Berlino 1999, pj 181–182.
- ↑ Wilhelm Kohl: Das Bistum Münster 7,1: Die Diözese. Berlino 1999, p 182.
- ↑ Wilhelm Kohl: Das Bistum Münster 7,1: Die Diözese. Berlino 1999, pj 182–183.
- ↑ Wilhelm Kohl: Das Bistum Münster 7,1: Die Diözese. Berlino 1999, pj 183–184.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Wilhelm Kohl: Die Bistümer der Kirchenprovinz Köln. Das Bistum Münster 7,1: Die Diözese. Berlin, 1999. Germania Sacra, Neue Folge Bd.37,1; ISBN 978-3-11-016470-1, pj 170–184.
- Wilhelm Kohl: Die Bistümer der Kirchenprovinz Köln. Das Bistum Münster 7,3: Die Diözese. Berlin, 2003. Germania Sacra, Neue Folge Bd 37,3; ISBN 978-3-11-017592-9, pj 485–490.
- Joseph Hansen: Westfalen und Rheinland im 15. Jahrhundert, 2-a volumo: Die Münsterische Stiftsfehde, Lepsiko 1890 (= Publikationen aus den K. Preußischen Staatsarchiven 42).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Werner Freitag: Westfalen 1450–1555[rompita ligilo]; Internet-Portal „Westfälische Geschichte“.
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Münsterische Stiftsfehde en la germana Vikipedio.