Princo Marko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Princo Marko
Persona informo
Марко Мрњавчевић
Naskiĝo 1-an de januaro 1335 (1335-01-01)
en Livno,  Reĝlando Serbio
Morto 25-an de majo 1395 (1395-05-25) (60-jaraĝa)
en Valaĥia ebenaĵo,  Princlando Valaĥio
Mortis per mortis en batalo vd
Religio Serba Ortodoksa Eklezio vd
Familio
Dinastio Mrnjavčević family vd
Patro Vukašin Mrnjavčević vd
Patrino nekonata valoro vd
Gefratoj Dmitar Mrnjavčević • Andrijaš Mrnjavčević • Ivaniš Mrnjavčević • Olivera Mrnjavčević vd
Edz(in)o Jelena vd
Profesio
Okupo militistomonarko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Marko Mrnjavčević (serbe cirile: Марко Мрнявчевић, prononcita laŭ IFA [mâːrko mr̩̂ɲaːʋt͡ʃeʋit͡ɕ] (Pri tiu ĉi sono aŭskulti); naskiĝis ĉ. 1335 kaj mortis la 17-an de majo 1395 - estis la laŭjure serba reĝo de 1371 ĝis 1395, dum li estis la fakta reganto de multe pli malgranda teritorio en okcidenta Makedonio centrita je la urbo Prilep. Li estas konata kiel princo Marko (makedone: Крале Марко; serbe cirile: Kraljeviћ Marko, Kraljević Marko, prononco laŭ IFA [krǎːʎeʋit͡ɕ mâːrko]) kaj kiel legenda "reĝo Marko" (makedone Kрaле Марко; serbe cirile Краљ Марко; bulgare Крали Марко) en la parola tradicio de la sudslava lingvaro, en kiu li fariĝis grava karaktero dum la periodo de la regado de la otomana imperio super la Balkana duoninsulo. La patro de Marko, reĝo Vukašin, estis kunreganto kun serba caro Stefan Uroš ka 5-a, kies regado estis karakterizita per malfortigado de centra aŭtoritato kaj la laŭpaŝa disrompiĝo de la serba imperio. La posedaĵoj de Vukašin inkludis terojn en nordokcidenta Makedonio kaj Kosovo. En 1370 aŭ 1371, li kronis Marko'n "juna reĝo"; tiu titolo inkludis la eblecon ke Marko sukcedus la seninfanan Uroš sur la serba trono.

la ĉefa citadelo de la eksa fortikaĵo "Markovi Kuli" (Turoj de Marko) ĉe Prilep

La 26-an de septembro 1371, Vukašin estis mortigita kaj liaj soldatoj venkitaj en la "batalo de Maritsa". Proksimume du monatojn poste, la serba reĝo Uroš mortis. Tio formale igis Markon la reĝo de la serba lando; tamen, serbaj nobeloj, kiuj fariĝis efike sendependaj de la centra aŭtoritato, eĉ ne pripensis rekoni lin kiel ilia supera reganto. Antaŭ 1376, signifaj partoj de la teritorio kiun li heredis de Vukašin estis konfiskitaj fare de aliaj nobeloj; iam post 1976 li iĝis otomana vasalo. Marko, fakte, estis regiona sinjoro kiu regis pri relative malgranda teritorio en okcidenta Makedonio. Li financis la konstruadon de la Monaĥejo de Sankta Demetrio proksime de Skopjo (pli konata kiel la Monaĥejo de Marko), kiu estis kompletigita en 1376. Du jardekojn poste Marko kiel otomana vasalo mortis la 17-an de majo 1395, batalante kontraŭ la valaĥoj en batalo nomata "batalo de Rovine", en ne ekzakte konata loko ie en la regiono de la rivero Argeș.

Kvankam reganto de modesta historia signifo, Marko iĝis grava karaktero en sudslava buŝa tradicio. Li estas honorita kiel nacia heroo fare de la serboj, makedonoj kaj bulgaroj, kaj memoriĝas en balkana folkloro kiel sen-tima kaj potenca protektanto de la malfortuloj, kiu batalis kontraŭ maljusto kaj alfrontis la turkojn dum la otomana okupo.