Printempa primolo
Printempa primolo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Printempa primolo floranta
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Primula veris L. | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La printempa primolo (Primula veris) estas kuracplanto el la genro primolo, familio primolacoj.[1]
La radiko de la primolo estas riĉa je saponino (5-10%).
Oni kolektas ties tigbazon, foliojn, florojn kaj sekigas ilin. Oni uzas la plantopartojn kontraŭ tusado, ekzemple en formo de teo.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Primula veris estas varia ĉiamverda aŭ duonĉiamverda plurjara planto kreskanta ĝis 25 cm alta kaj larĝa, kun rozeto da folioj 5–15 cm longaj kaj 2–6 cm larĝaj. La profundflavaj floroj estas produktitaj printempe, en aretoj da 10-30 floroj kune sur unu tigo[2]] Ĉiu floro larĝas 9–15 mm. Ruĝaj kaj oranĝfloraj plantoj malofte aperas sed povas esti loke disvastigitaj en lokoj, kie koloraj primulaj hibridoj floras samtempe kun la indiĝenaj primoloj, ebligante krucpolenadon.
Manĝeblo
[redakti | redakti fonton]Ĉiuj surteraj partoj uzeblas en salatoj, en patkukoj, aliaj bakitaj kukoj kaj en konfitaĵo. La floroj havas anizecan guston. Atentu: Iuj homoj estas alergiaj, do manĝu nur malmulton la unuan fojon. Eblas ankaŭ fari teon per ĝi.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Vidu “Primolo” en Plurlingva nomaro de sovâgaj plantoj en Eŭropo - Bernhard Eichkorn - Eld. A. Gmeiner, 1988 - ISBN 9070074311, 9789070074319.
- ↑ (2008) RHS A-Z encyclopedia of garden plants (Enciklopedio pri ĝardenaj plantoj) (angle). Unuiĝinta Reĝlando: Dorling Kindersley, p. 1136. ISBN 978-1405332965.