Priscilla Hannah Peckover

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Priscilla Hannah Peckover
Peckover.jpg
Persona informo
Naskiĝo 27-an de oktobro 1833 (1833-10-27)
en Wisbech
Morto 8-an de septembro 1931 (1931-09-08) (97-jara)
en Wisbech
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Unuiĝinta ReĝlandoUnuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Profesio
Profesio pacaktivisto • esperantisto
v  d  r
Information icon.svg

Priscilla Hannah PECKOVER [prisila hana pekover] (naskiĝis la 27-an de oktobro 1833 en Wisbech, Cambridgeshire; mortis la 8-an de septembro 1931 samloke) estis angla esperantistino.

Ŝi estis kvakerino kaj pacifisto. Ŝi fondis lokan pacifisman asocion kaj ĝismorte subtenis multajn bonfarajn movadojn. Krome ŝi tradukis danan pacifisman literaturon al la angla.

Ŝi esperantistiĝis en 1906. Grandparte al la financa helpo de ŝi kaj ŝia fratino Algerina oni ŝuldas la eldonon de la Biblio en Esperanto kaj de diversaj Bibliaj kaj aliaj Esperantaj eldonaĵoj.

Ambaŭ fratinoj financis ankaŭ la tradukon de la famo romano »Die Waffen nieder!« de la aŭstra baronino Bertha von Suttner, kiu estis fintradukita sub la titolo »For la batalilojn« de A. Caumont de Lausanne en marto 1914. En la antaŭparolo citas Georg Arnhold telegramon de Bertha von Suttner al la Esperanto-Societo en Dresden, kie ŝi skribis la faman frazon "Esperanto kaj Pacifismo estas gekuzoj".

Priscilla Hannah Peckover estas inter la 83 famaj pacifistoj, kiujn mencias Alfred Hermann Fried en sia "Handbuch der Friedensbewegung" (Manlibro de la pacmovado).

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.