Profunda Sudo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Profunda Sudo
kultura kaj geografia regiono
subregiono [+]

LandoUsono



vdr
La ŝtatoj en malhelruĝa komponas la aktualan Profundan Sudon. Apudaj areoj de Orienta Teksaso, Okcidenta Tenesio, kaj Norda Florido estas ankaŭ ĝenerale konsiderataj parto de tiu subregiono. Historie, ĉiuj el tiuj ŝtatoj estis en la Konfederaciitaj Ŝtatoj de Usono kaj ege dependis el la sklava laborforto en la epoko de la Enlanda Milito. (En Teksaso, Orienta Teksaso estis la ĉefa regiono de sklaveco.)

Profunda Sudo (angle Deep South) estas kultura kaj geografia subregiono en Suda Usono. Historie, ĝi estis diferencita kiel tiuj ŝtatoj plej dependaj el plantejoj kaj sklavohavaj socioj dun la epoko antaŭ la Usona Enlanda Milito. Tiu Profunda Sudo estas ofte menciata kiel Kotonaj Ŝtatoj, ĉar la produktado de kotono estis ĉefa enspezo.[1][2]

Uzado[redakti | redakti fonton]

La loko de la regiono Black Belt (sociologie) en Usono.

La termino "Deep South" estis difinita laŭ vario de manieroj:

  • Plej difinoj inkludas la ŝtatojn Georgio, Alabamo, Suda Karolino, Misisipio, kaj Luiziano.[3]
  • Ankaŭ Teksaso estas inkludita,[4] pro sia historio de sklaveco kaj kiel parto de la Konfederaciitaj Ŝtatoj de Usono. La orienta parto de la ŝtato estas la plej okcidenta etendo de la Profunda Sudo.[3]
    • Arkansaso estas foje inkludita[4][5] aŭ pli bone konsiderita "en la Periferia aŭ Suda Bordo pli ol en la Profunda Sudo."[6]
  • La sep ŝtatoj kiuj apartiĝis el Usono antaŭ la pafado al Fort Sumter kaj la startigo de la Usona Enlanda Milito, kaj origine formis la Konfederaciitajn Ŝtatojn de Usono. Finfine la Konfederacio inkludis dekunu ŝtatojn. Laŭ ordo de apartigo ili estis la jenaj: Suda Karolino, Misisipio, Florido, Alabamo, Georgio, Luiziano, kaj Teksaso. La unuaj ses ŝtatoj kiuj apartiĝis estis tiuj kiuj tenis la plej grandan nombron de sklavoj.
  • Granda parto de la origina "Cotton Belt" (Kotona Zono). Tio estis konsiderata kiel etendo el orienta Norda Karolino al Suda Karolino kaj tra la Golfaj Ŝtatoj ĝis tiom for okcidente kiel Orienta Teksaso, kaj inklude tiujn partojn de Okcidenta Tenesio kaj orienta Arkansaso en la Misisipia Aluviebenaĵo.[7] Kelkaj el tiuj terminoj koincidas kun la Black Belt (Nigra Zono), origine reference al supraj areoj de Alabamo kaj Misisipio kun fruktodona grundo, kiuj estis disvolvigitaj por kotonproduktado pere de sklava laborforto. Tiu termino estis uzita ankaŭ por multo de la Kotona Zono, kiu havis altan procenton de Afrik-usona sklava laborforto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fryer, Darcy. "The Origins of the Lower South". Lehigh University. [1] Alirita la 5an de Junio 2018.
  2. Freehling, William (1994). "The Editorial Revolution, Virginia, and the Coming of the Civil War: A Review Essay". The Regeneration of American History. New York: Oxford University Press. p. 10. ISBN 978-0-19-508808-3. Alirita la 5an de Junio 2018.
  3. 3,0 3,1 Deep South. The Free Dictionary. Alirita 2018-05-25.
  4. 4,0 4,1 Neal R. Pierce, The Deep South States of America: People, Politics, and Power in the Seven States of the Deep South (1974), pp 123-61
  5. (1996) Williard B. Gatewood Jr.: The Arkansas Delta: Land of Paradox. University of Arkansas Press.
  6. (2005) Arkansas Politics and Government. U of Nebraska Press.
  7. John Reed and Dale Volberg Reed, 1001 Things Everyone Should Know About the South, Doubleday, 1996