Programo Artemis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Programo Artemis
emblemo
human spaceflight program • programo de NASA
Komenco 2017 vd
Lando(j) Usono vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Programo Artemis estas robota kaj homa Luno-esplora programo gvidita de la usona kosma agentejo NASA, kune kun tri aliaj partneraj agentejoj: La Eŭropa Kosma Agentejo (ESA), la Japana Aerokosmo-Esplora Agentejo (JAXA), kaj la Kanada Kosma Agentejo (CSA). Se sukcesa, la Artemis-programo reestablos homan ĉeeston sur la Luno por la unua fojo ekde la misio Apollo 17 en 1972. Laŭ instigo de usona prezidento Donald Trump, la dato por la reveno de la homo al la Luno, kiun NASA fiksis por 2028 sen klare difinita programo, estis antaŭita de kvar jaroj en aprilo 2019 kun celoj kiuj estis klarigitaj, naskante la programon Artemis. La plej gravaj komponentoj de la programo estas la Space Launch System (SLS) raketo, la kosmoŝipo Orion, la Lunar Gateway Kosmostacio kaj la SpaceX-aj Human Landing Systems, inkluzive de Starship HLS. La longperspektiva vizio de la programo estas organizi regulajn misiojn por establi permanentan stacion sur la Luno kaj faciligi homajn misiojn al Marso.

Laŭ la programo establita en novembro 2021, Artemis 3, lanĉota en 2025, estos la unua misio kiu alportos gean skipon da du astronaŭtoj al la Luno por ses kaj duon-taga restado. Ekde 2026, misioj por pli longaj restadoj, surluna skipo de kvar homoj anstataŭ du, pli da ekipaĵo por plibonigi sciencan retrosciigon devas esti efektivigata. La luna ŝipo tiam estos parte reuzebla. La alluniĝlokoj elektitaj por ĉiuj ĉi tiuj misioj situas ĉe la Suda Poluso de la Luno ĉar la rezervoj de akvoglacio ĉeestantaj en la krateroj ĉiam en la ombro estas de strategia intereso en la perspektivo de longtempaj misioj.

Krom sia tre streĉa limdato, la projekto renkontas buĝetan problemon similan al tiu, kiu estis mortiga en 2009 al la programo Konstelacio, kiu havis la samajn celojn. En 2022, la unuaj tri misioj de la programo estas financitaj, sed la cetero de la programo, kiu postulas tuj lanĉi fasonprogramojn, ne havas sufiĉan buĝeton. La unua flugo de la peza lanĉilo SLS (misio Artemis I), kiu estas grava mejloŝtono de la programo Artemiso, okazis la 16-an de novembro 2022.

La nomo de la progamo venas de Artemiso, la diino de la Luno en helena mitologio kiu estas la ĝemela fratino de Apolono, ĉar la unua luna programo de Usono estis la Programo Apollo.[1]

Misioj[redakti | redakti fonton]

Artemis 1[redakti | redakti fonton]

Misio de Artemis 1

Artemis 1 estas la unua misio de la programo. La kosmoŝipo Orion, lanĉita de raketo SLS, flugas ĉirkaŭ la Luno sen homoj. La ĉefa celo de la misio estas kontroli ke la vojaĝo estos sekura al estontaj skipoj.[2] Orion portas tri manekenojn, kiuj mezuras fortojn kaj radiadon kiujn spertos kosmonaŭtoj. Ĝi ankaŭ enhavas vivajn specimenojn (plantojn, algojn, fungojn, gistojn). Aldone, la veturilo portis dek satelitetojn CubeSat, kiuj faras diversajn mezurojn kaj eksperimentojn.[3] La misio lanĉis la 16-an de novembro 2022.

Artemis 2[redakti | redakti fonton]

La dua misio havos homan skipon. Ĝia ĉefa celo estos kontroli ke ĉiuj sistemoj pri kontrolado, komuniko, kaj vivteno funkcias bone, kaj akiri sperton por estontaj misioj. La kosmonaŭtoj en Orion flugos ĉirkaŭ la malantaŭa flanko de Luno, sekve revenos al Tero. La misio daŭros dum proksimume 10 tagoj.[4] Normale, aliaj sciencaj studoj ankaŭ okazos dum flugo. Laŭplane, Artemis 2 komenciĝos en 2023.

Artemis 3[redakti | redakti fonton]

Artemis 3 metos kosmonaŭtojn, inkluzive la unuan virinon, sur la Luno.[4] Tio estos la unua fojo ekde 1972 ke homoj surluniĝos.

Artemis 4[redakti | redakti fonton]

Artemis 4 estos la unua misio kiu uzos pli potencan version de la SLS, nomata Block 1B. (La antaŭaj misioj uzas aranĝaĵon Block 1.) [5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Chang, Kenneth, "For Artemis Mission to Moon, NASA Seeks to Add Billions to Budget", 13 Majo 2019.
  2. Kathryn Hambleton (3 okmonato 2022). NASA: Artemis I Overview (angle). Arkivita el la originalo je 2022-11-26. Alirita 23 dekunumonato 2022.
  3. Evan Ackerman (16 dekunumonato 2022). IEEE Spectrum: Here’s All the Science Hitching a Ride on Artemis I (angle). Alirita 23 dekunumonato 2022.
  4. 4,0 4,1 Kathryn Hambleton (8 dekmonato 2021). NASA: NASA’s First Flight With Crew Important Step on Long-term Return to the Moon, Missions to Mars (angle). Alirita 23 dekunumonato 2022.
  5. Jennifer Harbaugh (29 sepmonato 2022). NASA: Space Launch System (angle). Alirita 22 dekunumonato 2022.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]