Projekta diskuto:Ŝablonoj/Arĥivo3

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton. Mi ĵus provis korekti la artikolon Sciuro. Sed la taksonkesto estas la malo de facile uzebla ŝablono. Tial mi proponas, ke ni finfine decidu, ĉu la lasta ebeno de la taksonoj estu montrata kiel en la germana, la sorabaj kaj multaj aliaj vikipedioj aŭ laŭ la nederlanda skemo fakte forestu. Kombino de ambaŭ ŝajnas al mi tute malebla. Mi mem preferas la pli disvastiĝintan sistemon, kie la lasta ebeno samtempe koincidas kun la temo de la koncerna artikolo. La nuna maniero estas tro erariga, precipe por nefakuloj.

Mi ne vere komprenas, ĉu vi povas montri ekzemplojn ? Amike. --pino 20:44, 28 Nov. 2011 (UTC)

Krome mi proponas kunfandigon de la ŝablonoj {{Taksonomio}} kaj {{Taksonomio korektita}}, uzante alternativajn parametrojn. Por tio devus esti kreata proveja ŝablono, ĉu ne? Eble ni eĉ uzu la okazon krei apartajn parametrojn por la sciencaj nomoj de la diversaj taksonoj. Amike --Tlustulimu 16:37, 28 Nov. 2011 (UTC)

Mi tradukis ŝablonajn parametrojn, kiuj estis devene en la angla kaj poste perrobote korekti la novajn en la malnovaj ŝablonoj en paĝoj. Bedaŭrinde neniu robotisto faris tion. Petr Tomasovsky 18:43, 28 Nov. 2011 (UTC)
Jes, nun se roboto povus anstaŭigi taksonomio per taksonomio korektita estus bone. --pino 20:44, 28 Nov. 2011 (UTC)
Saluton, Pino. Mi proponis kunigon de la du taksonomiaj ŝablonoj, nenion pri iu anstataŭigo. Ĉu vi scias, kiel funkcias alternativaj parametroj? Se ne, mi povus eble iomete klarigi tion. Amike --Tlustulimu 15:42, 29 Nov. 2011 (UTC)
Saluton, Tlustulimu. Via ideo en Diskuto:Sciuro por la linio de "Genro"" estus ege interesa. Mi ne scias, kiel funkcias alternativaj parametroj sed mi ne vidas ankaŭ kion konservi en taksonomio, ne estas tre logika konservi anglajn parametrojn. Amike --pino 15:57, 29 Nov. 2011 (UTC)
Saluton, Pino. Ĉar mi nun havas maltro da tempo, mi okupiĝos pri la proveja ŝablono je la sekvonta semajnfino resp. semajno. Ĉu bone? --Tlustulimu 12:58, 1 Dec. 2011 (UTC)
Nun en sciuro genro uzas la parametron "taksono" kiu laboras kiel la parametro dunomo. --pino (diskuto) 20:41, 11 Nov. 2012 (UTC)

Ŝablonoj de IPulo[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus vidis, ke IPulo kreis tri novajn ŝablonojn. Temas pri la jenaj:

Strangas nur, ke li komentis angle, kvankam ĉiuj tri ŝablonoj enhavas esperantan tekston. Ĉu ni bezonas la ŝablonojn? Se ne, ni ja prefere forigu ilin, por ke la neuzitaj resp. neuzeblaj ŝablonoj ne plimultiĝu. Ni jam havas tro da ĥaoso. --Tlustulimu (diskuto) 17:08, 5 Okt. 2012 (UTC)

  1. Por Por: Mi konsentas, ni forigu ilin. Ili ne estas uzataj kaj estas lingve eraraj kaj neklaraj. Mi volis meti ilin al la forigendaj artikoloj, sed vidis, ke ĉi tie oni jam diskutas pri la afero. – Umbert' (diskuto) 14:47, 6 Okt. 2012 (UTC)
Saluton, Umbert' Ĉar neniu kontraŭis la proponon je forigo, mi ĵus forigis ĉiujn tri ŝablonojn. --Tlustulimu (diskuto) 17:04, 12 Dec. 2012 (UTC)

Ŝablono:Informkesto oceano kaj Ŝablono:Informkesto maro[redakti fonton]

Saluton. Ĉar la ŝablonoj {{Informkesto oceano}} kaj {{Informkesto maro}} estas uzataj por sufiĉe similaj aferoj, mi proponas kunigi ilin jene:

Kion vi pensas pri la propono? Se dum la sekvaj tagoj, neniu reagos ĉi tie, eble pro neintereso aŭ eĉ nekompreno pri detaloj, mi realigos la tuton. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 17:20, 14 Dec. 2012 (UTC)

Mi vidas neniun problemon rilate al la ideo de kunigo kaj teknike vin fidas. --KuboF (diskuto) 20:29, 17 Dec. 2012 (UTC)
✔ Farite Mi ĵus faris la tuton. Por ke robotoj ne metu la intervikiajn ligilon en {{informkesto maro}}, mi protektis ĝin. La intervikiaj ligiloj ja staras en la dokumentado. --Tlustulimu (diskuto) 11:42, 18 Dec. 2012 (UTC)