Saltu al enhavo

Proletkult

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Proletkult
organizaĵo
ĝenro
kultura institucio
artista grupo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1917 vd
Fino 1932 vd
Landoj Soveta Unio vd
vdr
la bolŝevika filozofo Aleksander Bogdanov, unu el la fondintaj patroj de la movado Proletkult

Proletkult (ruse Пролеткульт, prəlʲɪtˈkulʲt), nome vortokunfando de la rusaj vortoj "proletarskaya kultura" (nome proleta kulturo), estis eksperimenta soveta arta institucio kiu stariĝis en kongruo kun la Rusa Revolucio de 1917. Tiu organizo, nome federacio de lokaj kulturaj societoj kaj de avangardaj artistoj, elstaris ĉefe en la vidaj, literaturaj, kaj teatraj fakoj. Proletkult sopiris radikale modifi ekzistantajn artajn formojn per kreado de nova, revolucia laborklasa estetiko kiu eltiru inspiradon el la konstruado de moderna industria socio en malprogresa, rura Rusio.

Kvankam financata de la Popola Komisariaro por Edukado de Soveta Rusio, la organizo Proletkult celis aŭtonomecon el la ŝtata kontrolo, peto kiu portis ĝin al konflikto kun la hierarkio de la Komunista Partio kaj la sovetŝtata burokrataro. Kelkaj pintaj partiestroj, kiaj V.I. Lenin, intencis koncentri la ŝtatan financadon al la baza edukado de la laborista klaso pli ol al kapricaj artaj klopodoj. Li kaj ankaŭ aliaj vidis en Proletkult semaro de burĝaj intelektuloj kaj eblaj politikaj opozicianoj.

Je ties pinto en 1920, Proletkult havis 84 000 membrojn aktive aligitaj en ĉirkaŭ 300 lokaj studioj, kluboj, kaj fabrikaj grupoj, kun aldonaj 500 000 membroj kiuj partoprenis en ties aktivecoj je pli neregula ofteco.

En 1932 ĝi estis ŝtate malfondita. La nova Sindikato de Sovetiaj Verkistoj fondita en 1934 sukcesis pli bone kontroliĝi fare de la aŭtoritataj ŝtataj instancoj.

Bibliografio (ĝis nun nur angla)

[redakti | redakti fonton]
  • John Biggart, "Bukharin and the Origins of the 'Proletarian Culture' Debate" ("Buĥarin kaj la originoj de la debato pri la «Proletara kulturo»"). Soviet Studies, vol. 39, no. 2 (aprilo 1987), paĝoj 229–246. en JSTOR
  • Sheila Fitzpatrick, The Commissariat of Enlightenment: Soviet Organization of Education and the Arts under Lunacharsky ("La komisariato de klerismo: sovetia organizo de edukado kaj artoj sub Anatolo Lunaĉarskij"). Kembriĝo (Anglio): eldonejo Cambridge University Press, [1970].
  • Sheila Fitzpatrick, The Cultural Front: Power and Culture in Revolutionary Russia ("La kultura fronto: potenco kaj kulturo en revolucia Rusio"). Ithaca, Novjorkio: eldonejo Cornell University Press, 1992.
  • Abbott Gleason, Peter Kenez, and Richard Stites (eld.), Bolshevik Culture: Experiment and Order in the Russian Revolution ("Bolŝevika kulturo: eksperimento kaj ordo en la rusia revolucio"). Bloomington, Indianio: eldonejo Indiana University Press, 1985.
  • Peter Kenez, The Birth of the Propaganda State: Soviet Methods of Mass Mobilization, 1917-1929 ("La naskiĝo de la propaganda ŝtato: sovetiaj metodoj de amasa mobilizado, 1917-1929"). Kembriĝo (Anglio): Cambridge University Press, 1985.
  • Lynn Mally, Culture of the Future: The Proletkult Movement in Revolutionary Russia ("Kulturo de la estonteco: la proletkulta movado en revolucia Rusio"). Berkeley, Kalifornio: eldonejo University of California Press, 1990.
  • Lynn Mally, Revolutionary Acts: Amateur Theater and the Soviet State, 1917-1938 ("Revoluciaj agoj: amatora teatro kaj la soveta ŝtato, 1917-1938"). Ithaca, Novjorkio: eldonejo Cornell University Press, 2000.
  • Hugh McLean, Jr., "Voronskij and VAPP," American Slavic and East European Review ("Usona slava kaj orienteŭropa revuo"), vol. 8, no. 3 (okt. 1949), paĝoj 185–200. In JSTOR.
  • Eden Paul kaj Cedar Paul, Proletcult (Proletara kulturo). Novjorko: Thomas Seltzer, 1921.
  • Zenovia A. Sochor, Revolution and Culture: The Bogdanov-Lenin Controversy ("Revolucio kaj kulturo: la Bogdanov-Lenin-konflikto"). Ithaca, Novjorkio: Cornell University Press, 1988.
  • Richard Stites, Revolutionary Dreams: Utopian Vision and Experimental Life in the Russian Revolution ("Revoluciaj revoj: utopia vizio kaj eksperimenta vivo en la rusia revolucio"). Novjorko: eldonejo Oxford University Press, 1989.
  • George Watson, "Proletcult," The Proletarian, vol. 6, no. 6 (junio 1922), paĝoj 5-7.
  • Robert C. Williams, The Other Bolsheviks: Lenin and His Critics, 1904-1914 ("La aliaj bolŝevikoj: Lenino kaj liaj kritikistoj, 1904-1914"). Bloomington, Indianio: Indiana University Press, 1986.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]