Provinco Minja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Minja
محافظة المنيا

gubernio de Egiptio
Bazaj informoj
Ĉefurbo Minja
Areo 32 262 km²
Loĝantaro 4 179 309 (stato: censo de 2006)
ISO-kodo EG-MN
provinca flago
provinca flago
vdr

Minja respektive AlEl Minja (arabe محافظة المنيا, latinliterigo Muḥāfaẓat al-Minyā respektive Muhafazat al-Minja) estas provinco (respektive gubernio) de Egiptio. Laŭ la stato de la censo de 2006 ĝi havis 4 179 309 loĝantojn. Administra centro estas la samnoma urbo Minja. La provinco, kiu apartenas al la aero de la antikva regiono Supra Egiptio, situas sur la okcidenta riverbordo de la Nilo, en la centro de la lando meze inter Kairo kaj Luksoro. La provinca loĝantaro, kiu konsistigas proksimume 6 procentaĵojn el tiu de tuta Egiptio, vivas en 9 urboj, 3 375 vilaĝoj kaj 10 875 vilaĝetoj.

La provinco limas norde je la provinco Beni Suef, oriente je la provinco Ruĝa Maro (Al-Bahr al-ahmar), sude je la provincoj Asjut kaj al-Ŭadi al-ĝadid kaj okcidente je la provinco 6-a de Oktobro. La orienta parto de la provinco jam apartenas al la Saharo.

Eksteraj ligiloj