Provinco Minufija
provinco Minufija محافظة المنوفية
| |
---|---|
gubernio de Egiptio | |
Bazaj informoj | |
Ĉefurbo | Ŝibin al-Kaum |
Areo | 1 532 km² |
Loĝantaro | 3 270 404 (stato: censo de 2006) |
ISO-kodo | EG-MNF |
provinca flago
| |
Minufija respektive Al aŭ El Minufija (arabe محافظة المنوفية, latinliterigo Muḥāfaẓat al-Minufiyya respektive Muhafazat al-Minufija, ankaŭ latinliterigita Menufija aŭ Monufija) estas provinco (respektive gubernio) de Egiptio. Laŭ la stato de la censo de 2006 ĝi havis 3 270 404 loĝantojn. Administra centro estas la urbo Ŝibin al-Kaum.
La teritorio situas en la okcidenta parto de la Nildelto. La provinco limas norde je la provinco Garbija, oriente je la provinco Kaljubija, sude je la provinco 6-a de Oktobro kaj okcidente je la provinco Buhajra. En la provinca ĉefurbo ankaŭ situas la ĉefaj konstruaĵoj de la Minufija-Universitato.
Ambaŭ lastaj ŝtataj prezidantoj de Egiptio, Anwar al-Sadat (1918-1981) kaj Muhamad Hosni Mubarak (naskiĝis en 1928), naskiĝis en la provinco.
|