Provinco Uruzgan
Provinco Uruzgan روزگان
| |
---|---|
provinco de Afganio | |
Bazaj informoj | |
Ĉefurbo | Tarin Kut |
Areo | 22 696 km² |
Loĝantaro | 342 000
(stato de 2007/2008) |
ISO-kodo | AF-ORU |
Uruzgan (ankaŭ latinliterigita Oruzgan, perse/paŝtoe روزگان) estas provinco (velayat) en centra Afganio. La teritorio havas 342.000 loĝantojn.[1]
La 28-an de marto 2004 la plej norda distrikto de la provinco, Daikondi, ricevis la statuson de memstara provinco.
En la teritorio estas du flughavenoj.
Distriktoj
La provinco disdividiĝas laŭ naŭ distriktoj (volusvali):
- Ĉora (aŭ Chora (Afganio)|Chora)
- Dihravud (aŭ Dihrawud)
- Gizab
- Ĥas Uruzgan (aŭ Khas Uruzgan)
- Kiĝran (aŭ Kijran)
- Neŝ (aŭ Nesh)
- Shahidi Hasas (aŭ Shahidi Hassas)
- Ŝahristan (aŭ Shahristan)
- Tarin Kut
Eksteraj ligiloj
- detalaj informoj pri la provinco de la nacia ministerio de malurba evoluo (formato PDF, stato 2007)
- provinca mapo fare de la institucio AIMS (Afghanistan Information Management Services)
Notoj
- ↑ nacia enketo pri riskoj kaj vundeblo 2007/8 (angle) en la retejo de la centra statistika organizaĵo de Afganio, PDF-dokumento de 1,77 MB, stato oktobro 2009, paĝo 4
Badaĥŝan | Badgis | Baglan | Balĥ | Bamijan | Daikondi | Farah | Farjab | Gazni | Gor | Ĝuzĝan | Helmand | Herat | Ĥost | Kabul | Kandahar | Kapisa | Kunar | Kunduz | Lagman | Lugar | Nangarhar | Nimruz | Nuristan | Paktia | Paktika | Panĝŝir | Parvan | Samangan | Sar-i Pul | Taĥar | Uruzgan | Vardak | Zabul