Prusa Kultura Heredaĵo-Fondaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Prusa Kultura Heredaĵo-Fondaĵo
cultural foundation
Komenco 1957 vd
Geografia situo 52° 30′ 24″ N, 13° 21′ 18″ O (mapo)52.506713.3551Koordinatoj: 52° 30′ 24″ N, 13° 21′ 18″ O (mapo)
Lando(j) Germanio vd
Sidejo Berlino
Prusa Kultura Heredaĵo-Fondaĵo (Berlino)
Prusa Kultura Heredaĵo-Fondaĵo (Berlino)
DEC
Lokigo de Berlino en Germanio
Map
Prusa Kultura Heredaĵo-Fondaĵo
Ĉefestro(j) Hermann Parzinger vd
Membro de Verein zur Förderung eines Deutschen Forschungsnetzes • Informationsdienst Wissenschaft • Germania Unesko-komisiono • German National Research Data Infrastructure (NFDI) e.V. • DataCite vd
Filioj Ŝtataj Muzeoj de Berlino • Ŝtata Biblioteko en Berlino • Secret State Archives Prussian Cultural Heritage Foundation • Ibero-Amerika Instituto Berlino • Ŝtata Instituto por Muzika Esplorado vd
Posedatoj Nefertiti Bust • Bust of Flora (Copy) • Christ before Pilate (Wurzach altarpiece) • The Cross of Christ • Stigmatization of St. Francis, Penitent Hieronymus • Penitent Hieronymus vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo foundation under public law
vdr

La Prusa Kultura Heredaĵo-Fondaĵo (PKHF; germane Stiftung Preußischer Kulturbesitz, akronime SPK) estas fondaĵo laŭ publika juro kun sidejo en Berlino. Ĝi estas submetita al la nacia registaro de Germanio kaj estis establita per federacia leĝo la 25-an de julio 1957.

Ĝi estas unu el la plej grandaj kulturaj institucioj de la mondo [1]. Ĝia tasko estas protekti, konservi kaj administri la kulturajn havaĵojn (do kolektojn kaj arkivojn) de la eksa ŝtato Prusio [2].

Post la reunuiĝo de Germanio, la fondaĵo ricevis la taskon kunigi la antaŭe dividitajn kolektojn.

La PKHF kontrolas 27 kulturajn instituciojn, inkluzive de 17 ŝtatajn muzeojn, pluraj grandaj kastelkompleksoj. Inter ties posedaĵoj la plej notindaj estas la Muzeo-Insulo (Berlinaj Ŝtataj Muzeoj), la Berlina Ŝtata Biblioteko, la Sekretaj Ŝtataj Arkivoj (de), la Iber-Amerika Instituto (de) kaj la Ŝtata Instituto por Muzika Esplorado (de) [3]. La SPK estas sendependa de la Prusaj Palacoj kaj Ĝardenoj Berlin-Brandenburg Fondaĵo (de).

La fondaĵo estas ĉefe financata de la federacia registaro, dum la ŝtatoj pagas ĉ. 25% de operaciaj kostoj. La kostoj de prizorgado kaj funkciigado de konstruaĵoj sur Muzea Insulo estas nuntempe plene kovritaj per federaciaj financo [4]. En 2020, federaciaj subvencioj sumiĝis al ĉirkaŭ 138 milionoj da eŭroj [5].

La fondaĵo establis la ĉiujaran premion Felix Mendelssohn-Bartholdy, kiu estas aljuĝita al la plej bonaj junaj muzikistoj studantaj en muziklernejoj en Germanio.

La informreto de la fondaĵo estas parto de la scienca reto BRAIN (Berlin Research Area Information Network) en Berlino.

Filiaj organizaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Staatliche Museen zu Berlin
  • Staatsbibliothek zu Berlin
  • Geheimes Staatsarchiv (germane Preußisches Staatsarchiv)
  • Ibero-Amerikanisches Institut (la plej granda esplorinstituto por latin-amerikaj studoj ekster Sudameriko)
  • Ŝtata Instituto por Muzika Esplorado
  • Instituto por Muzeaj Klientoj (germane Institut für Museumsforschung (IfM, Instituto por Muzea Scienco))

Posedataj muzeoj[redakti | redakti fonton]

  • Altes Museum
  • Malnova Nacia Galerio
  • Muzeo Bode
  • Etnologia Muzeo
  • Friedrichswerder Kirsche
  • Gemäldegalerie
  • Hamburger Bahnhof
  • Kupferstichkabinett Berlino
  • Muzeo por Azia Arto
  • Muzeo Berggruen
  • Kunstgewerbemuseum Berlino
  • Muzeo Eŭropa Kulturo
  • Muzeo por Fotarto
  • Sammlung Scharf-Gerstenberg
  • Neues Museum
  • Neue Nationalgalerie
  • La Pergamona Muzeo

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]