Przemyśl
Przemyśl | |||||
Flago | Blazono | ||||
eksterdistrikta urbo en Pollando • urbo | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Mapo
| |||||
Genitivo de la nomo | Przemyśla | ||||
Provinco | Antaŭkarpatio | ||||
Distrikto-rajta | Jes | ||||
Distrikto | Distrikto Przemyski | ||||
Komunumo | Komunumo Przemyśl | ||||
Speco de komunumo | Urba | ||||
Urba komunumo | Jes | ||||
Fondita en | Proksimume 10-a jarcento (antaŭ 981) | ||||
Urborajtoj | 1389 | ||||
Koordinatoj | 49° 47′ N, 22° 46′ O (mapo)49.78333333333322.766666666667Koordinatoj: 49° 47′ N, 22° 46′ O (mapo) | ||||
Areo | 44 km² | ||||
Loĝantaro | 67847 (en 2005) | ||||
Loĝdenso | 1 542 loĝ./km² | ||||
Poŝtkodo | 37-700 do 37-720 | ||||
Telefona antaŭkodo | (+48) 16 | ||||
Aŭtokodo | RP | ||||
Estro | Robert Choma | ||||
Titolo de estro | Prezidanto de urbo | ||||
Adreso de estraro | Rynek 1 | ||||
Retpoŝto de estraro | mail@um.przemysl.pl | ||||
Poŝtkodo de estraro | 37-700 | ||||
Telefono de estraro | (016) 678 68 20 | ||||
Fakso de estraro | (016) 678 64 49 | ||||
Poŝto de estraro | mail@um.przemysl.pl | ||||
Ĝemelaj urboj | (Germanio) Paderborn (Unuiĝinta Reĝlando) South Kesteven (Hungario) Eger (Ukrainio) Lvovo (Ukrainio) Truskawiec (Ukrainio) Kamieniec Podolski | ||||
Komunuma retejo | http://www.przemysl.pl | ||||
Vikinovaĵoj | n:pl:Wikiportal:Podkarpacie | ||||
Przemyśl estas urbo en Antaŭkarpatio en sudorienta parto de Pollando, proksime al la ukrainia limo, sur riverbordo de San. Ĝi estas administra centro de samnoma distrikto Przemyski, kvankam mem al ĝi ne apartenas ĉar estas urbo kun rajtoj de distrikto. La urbo elformiĝis en subo de la monto Zamkowa (fortikaĵo) ĉe la kruciĝo de la Karpatoj kaj la baseno Sandomierz. La urbo nun estas foira centro, kie ankaŭ funkcias ligno- kaj metalprilaboraj uzinoj.
En la pratempoj tie estis konstruita fortikaĵo, kiu kontrolis la vojon tra la Karpatoj. La teritorio estis objekto de konflikto inter Pollando kaj la princlandoj Haliĉ kaj Lodomerio. Komence tiuj lastaj disponis pri ĝi, sed en 1340 ekposedis ĝin la Pola Reĝlando. La urbo ricevis urbajn rajtojn kaj komercajn privilegiojn en 1389 kaj tiel iĝis kultura kaj komerca centro de la provinco.
La fortikaĵo defendis la polajn teritoriojn en la 15-a - 16-a jarcentoj kontraŭ atakoj el la sudo. Je la divido de Pollando, la teritorion ricevis Aŭstrio en 1772, sed post la unua mondmilito ĝi revenis al Pollando (1918)
Komence de la dua mondmilito (1939–1940), la urbon dividis la germana-sovetunia limo.
La urbo, unu el la plej malnovaj en Pollando, estis atakita kaj detruita en ambaŭ mondmilitoj.
Internacia kunlaboro
kaj aliaj
Personoj ligitaj kun la urbo
- Janusz Kurtyka, pola historiisto kaj prezidanto de la Instituto pri Nacia Memoro
- Moseo Schorr, pola rabeno kaj orientalisto
- Ryszard Siwiec, sinbruliĝinto kontraŭ invado en Ĉeĥoslovakion de armeoj de la Pakto de Varsovio
Bibliografio
Jerzy Motylewicz, Społeczeństwo Przemyśla w XVI i XVII wieku (Socio de Przemyśl en la 16-a kaj 17-a jarcenroj), Eldono de Uniwersytet Rzeszowski, 2005, Rzeszów ISBN 83-7338-162-7
Eksteraj ligiloj
- [1] - Przemyśl – ĉefpaĝo
- [http://www.muzeumsecesji.pl/podroz_pliki/przemysl.html%7C Secesia Przemyśl
- [2] Neoficiala pago de la fortreso – helpema pri organizado de ekskurso laŭ J.Maziarz
- [3] - Interreta gvidilo tra Przemyśl