Gujavo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Psidio)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Gujavo
Gujavo (Psidium guajava)
Biologia klasado
Regno: Plantoj
Divizio: Magnoliofitoj
Klaso: Magnoliopsidoj
Subklaso: Rosidoj
Ordo: Mirtaloj
Familio: Mirtacoj
Subfamilio: Mirtoidoj
Tribo: Mirteoj
Psidium
L., 1753

Proksimume 400 specioj (vidu tekston)

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Gujavo estas ĝenerala nomo de pluraj specioj de planto de la familio Myrtaceae kaj de la genro Psidio (latine: Psidium), kiuj kreskas nature ekde Meksiko ĝis Sudameriko. Tiu planto disvastiĝis al Afriko kaj ankaŭ al sudorienta Azio pere de la marfluoj. En la genro Psidium estas proksimume 400 specioj de gujavoj, kiujn oni malsamigas ĝenerale je du tipoj: gujavoj kaj arasaoj. Gujavujoj estas arbetoj kaj iliaj fruktoj estas pli grandaj ol la fruktoj de la arasaoj. La arasujoj estas ofte trovitaj kiel arbustoj kaj sia morfologio varias de specio al specio. Krome la fruktoj de la arasujoj varias en koloro (estas troveblaj verdaj, flavaj kaj ruĝaj fruktoj), dum la fruktoj de la gujavujoj estas normale flavaj. La en la mondo plej disvastigita specio de gujavo estas Psidium gujava, kies pulpo povas esti ruĝa, blanka, oranĝa aŭ viola. La gujavoj estis hejmigitaj de la homo kaj pro tio ili havas ĝenerale komercan valoron. Arasaoj estas arbustoj kaj estas ĝenerale naturaj. Iliaj fruktoj estas pli malgrandaj ol tiuj de la gujavoj kaj tipe ne havas komercan valoron, tamen ili tre bongustas. La atlantika arbaro kaj la amazona arbaro gardas centojn da specioj de gujavoj kaj arasaoj, kies fruktoj estas manĝaĵo al pluraj specioj de bestoj.

La 21-an de Julio 2014 okaze de la 47-a ILEI-Konferenco 2014 en Montevideo, Urugvajo, la partoprenantoj plantis gujav-arbeton antaŭ la Parlamenta Palaco, kie okazis la malfermo de la Konferenco.

Specioj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • LORENZI, Harri; et alii. Frutas Brasileiras e exóticas cultivadas (Brazilaj kaj ekzotaj fruktoj kultivataj). Nova Odessa: Instituto Plantarum, 2006
  • [1] Pri liofilizado de gujavo kun tabelo de ties nutra enhavo (hispane)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Specio de Arasao Psidium littorale