Pterigio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pterigio (latine pterygium) estas vaskularizita dikiĝo de la subkonjunktiva histo, kiu etendiĝas de la interna aŭ naza (malofte de la ekstera aŭ de ambaŭ) angulo de la okulo ĝis la korneo. Proksimume triangulforma, ĝia verticopinto fiksiĝas en la korneo, kies centron ĝi kelkfoje atingas dum sia malrapida kreskado, malhelpante tiel la vidadon. Pleje estas trafitaj plenkreskuloj ordinare elmetitaj al la vento, polvo, troa varmo kc. (kamparanoj, maristoj, masonistoj, kuiristoj ktp.). La paciento apenaŭ plendas pri ioma konjunktiva iritado. Kiam la pterigo estas jam granda kaj proksimiĝas al la pupilo, kirurgia operacio povas esti necesa, kvankam recidivoj iufoje okazas post tiu ĉi.