Pulko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
laboristo kolektante agavan sukon (1964, Hidalgo, Meksikio)
ujo por pulko en formo de simio, azteka, 1200–1520, Onyx, Dumbarton-Oaks-muzeo, Vaŝingtono, DC

Pulko estas la meksikia nacia trinkaĵo. Ĝi estas alkohola trinkaĵo el la fermentita suko de diversaj agavoj, ĉefe de Agave salmiana.

Farado[redakti | redakti fonton]

La fermentado de pulkovo ne okazas – kiel ĉe la aliaj etanol-havaj fermentitaj trinkaĵoj – pere de gisto, sed per la Bakterio Zymomonas mobilis. Pulkvo estas laktece neklara kaj enhavas ĉ. 2 ĝis 6 Vol.-% alkoholo (etanolo).

Kulturhistorio[redakti | redakti fonton]

Kaj la algavo kaj la pulko ludas en la Mitologio kaj relegiaj ritoj de la indiana popolacio de Meksikio grandan rolon. La estiĝo de pulko estas nekonata. Sed troviĝis rokdesegnaĵoj ĉirkaŭ la jaro 200, kiuj havas rilaton al pulko. La indiana historio nobelon de la toltekoj kun la nomo Papantzin dum la regado de Tecpancaltzin eltrovis la sekreton , kielmaniere oni ricevas la sukon el la planto kaj faras pulkon. Ankaŭ la Aztekoj uzis tiun trinkaĵon por relegiaj ceremonioj. Ekzistas sennombraj ujoj kaj kalikoj el la antaŭkolumba epoko]] en formo de simio, kiuj estis uzataj por trinki pulkon. La simio simbolas la ebrian staton post la trinkado de pulko.

La aztekoj nomis la trinkaĵon ixtac octli (blanka likvoro). La nomo„pulque“ aŭ pulko venas de octli poliuhqui (putra likvoro). Tiu esprimo estis uzata por trofermentita pulko.

Hodiaŭ[redakti | redakti fonton]

Pulko estas farita kaj trinkita en partoj de Meksikio, sed ankoraŭ nur en limigitaj kvantoj kaj precipe ekster la urboj. La ĉefa kultivregiono estas la federacia ŝtato Hidalgo.

Pulko putriĝas rapide kaj apenaŭ estas storebla kaj transportebla. Tial la trinkaĵo estas apenaŭ troveblas ekster Meksikio.

Tri kvaronoj de la tuta produktado de pulko estas farata el la suko de [1] Agave salmiana, la resto precipe el Agave americana en la suda subŝtato Oaxaca. Krome pulko estas gajnata el Agave mapisaga kaj Agave marmorata antaŭ ĉio en meza Meksikio.[2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hans Joachim Rose: Küchenbibel. Enzyklopädie der Kulinaristik. Tre Torri, Wiesbaden 2007, ISBN 978-3-937963-41-9. S. 720.
  • Tom Standage: Sechs Getränke, die die Welt bewegten. Originaltitel: A history of the world in 6 glasses. Übersetzt von Rita Seuß. Artemis & Winkler, Düsseldorf 2006, ISBN 978-3-538-07234-3. S. 25.

Einzelnachweise[redakti | redakti fonton]

  1. Mary Irish, Gary Irish: Agaves, Yuccas, and Related Plants: A Gardener's Guide. Timber Press, 2000, 2000, ISBN 0881924423, S. 156.
  2. J. F. Ramirez, A. Sanchez-Marroquin, M. M. Alvarez, R. Valyasevi: Industrialization of Mexican pulque. In: Keith Steinkraus (Hrsg).: Industrialization of Indigenous Fermented Foods, Revised and Expanded. 2a eldono, Verlag CRC Press, 2004, ISBN 0203022041, p. 547.


Retligoj[redakti | redakti fonton]