Pustý zámek (burgo, distrikto Jeseník)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Pustý zámek
Pustý zámek
esperante: Dezerta kastelo
burgo
Restaĵoj de Pustý zámek
Oficiala nomo: Pustý zámek
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Jeseník
Historia regiono Silezio
Montaro Riĥleba montaro
Situo Pustý zámek
 - koordinatoj 50° 21′ 52″ N 16° 59′ 30″ O / 50.36444 °N, 16.99167 °O / 50.36444; 16.99167 (mapo)
Materialoj ligno, argilo
Konstruado post 1300
 - pereo ĉirkaŭ 1350
Posedanto nekonata
Plej facila aliro Kankra valo
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Pustý zámek (Javorník)
Portalo pri Ĉeĥio

Pustý zámek (esperante: Dezerta kastelo) estas ruino de burgo situanta en distrikto Jeseník, en Kankra valo. Ekde la jaro 1993 ĝi estas protektata kiel kultura memorindaĵo de Ĉeĥio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pri la burgo aŭ fortikaĵo konserviĝis neniaj skribmencioj. Dank' al elvidejo ĝis silezia ebenaĵo ĝi verŝajne servis kiel observejo por proksima Riĥleba burgo. Trovaĵo de ceramiko datumis ekzistadon de la objekto en la unuan duonon de la 14-a jarcento.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝi situadis sur kruda roka montodorso. La aspekto estis verŝajne arĥaika. La bazplano de objekto havis aspekton de hufumo kun aksoj 30 kaj 26 metroj. La nordan kaj la orientan flankojn ŝirmis krudaj deklivoj, sude kaj okcidengte ree fosaĵo. Sed neniu ponto kondukis trans ĝi, nur en la okcidenta flanko terena benko, kiu kunigis la burgon kun la ĉirkaŭaĵo. Malantaŭ ĝi troviĝis norden kondukanta teraso en formo de duonluno, tra kie kondukis alirvojo, kiun krom la fosaĵo ŝirmis ankaŭ palisaro. En la norda finaĵo de la teraso estadis enirejo en la objekton. La kernon de burgo verŝajne limigis mureto el amasigitaj ŝtonoj. Pli proksime nekonata konstruaĵo estis konstruita el ligno aŭ el ligno kun argilo. En la okcidenta flanko konserviĝis kvaredra kavo kun dimensioj 2,4 × 2,5 metroj.