Pál Granasztói

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pál Granasztói
Persona informo
Naskonomo Rihmer Pál
Naskiĝo 29-an de aŭgusto 1908 (1908-08-29)
en Budapeŝto
Morto 3-an de julio 1985 (1985-07-03) (76-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Familio
Infano György Granasztói
Okupo
Okupo arkitekto
vdr

Pál Granasztói [granastOi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Granasztói Pál estis hungara arkitekto, urbanizisto, altlerneja instruisto, verkisto, framasono [1][2]. Lia origina familia nomo estis Rihmer ĝis 1946.

Pál Granasztói[1] naskiĝis la 29-an de aŭgusto 1908 en Budapeŝto, li mortis la 3-an de julio 1985 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pál Granasztói maturiĝis en piarista gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris arkitekturan diplomon en Reĝa Teknikniversitato József en 1933. Li estis urbanisto inter 1934–1945 en la ĉefurba municipo, inter 1945-1948 li partoprenis en rekonstruado de la ĉefurbo. En la sekvaj jardekoj li laboris en la koncerna ministerio aŭ en urbanista instituto. En tiu periodo li kandidatiĝis en 1957, doktoriĝis ĝuste post dek jaroj. Li ankaŭ instruis en la universitato ekde 1969 kiel titulara profesoro. Baldaŭ li verkis ankaŭ romanojn. Li ricevis premiojn kaj medalojn.

Elektitaj arkitekturaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Városok a múltban és jövőben (1942)
  • Európai építészet (1947)
  • Budapest holnap (kunaŭtoro, 1959)
  • Az építészet igézetében (1966)
  • Városaink sorsa (1976)
  • Szép magyar városok (1978)
  • Városépítészet, városépítés, társadalom (1982)

Elektitaj romanoj[redakti | redakti fonton]

  • Vallomás és búcsú (1961)
  • Ifjúkor a Belvárosban (1973)
  • Hitek és tanok (1979)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]