Pál Plósz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pál Plósz
Persona informo
Naskiĝo 9-an de oktobro 1844 (1844-10-09)
en Peŝto
Morto 15-an de aŭgusto 1902 (1902-08-15) (57-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)oj Sándor PlószBéla Plósz
Okupo
Okupo kuracisto • biokemiisto • universitata instruisto
vdr

Pál PLÓSz [plOs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Plósz Pál estis hungara kuracisto, biokemiisto, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1880). Liaj fratoj estis Béla Plósz kaj Sándor Plósz.

Pál Plósz [1] naskiĝis la 9-an de oktobro 1844 en Pest (urbo). Li mortis la 15-an de aŭgusto 1902 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pál Plósz frekventis universitatojn en Vieno kaj sia naskiĝurbo. En 1867 li ricevis diplomon. Post 2 jaroj li komencis labori en hospitalo en Pest, krome li estis ankaŭ eksterlande. En 1871 li ekinstruis en Pest kiel privata profesoro, en la sekva jaro jam en Universitato Kolozsvár. En 1874 li revenis al Budapeŝto, kie li atingis pli altajn rangojn en la universitato. Li okupiĝis precipe pri proteinoj, sed ankaŭ pri vinkulturo.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Zur Frage der Gerinnung des Blutes (1874)
  • A peptonok vegyi szerkezete (1877)
  • A borászat könyve, tekintettel hazánk bortermelésére (1885)

Fontoj[redakti | redakti fonton]