Pál Robicsek
Aspekto
Pál Robicsek | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1891 en Budapeŝto |
Morto | 7-an de marto 1931 (39-jaraĝa) en Moskvo |
Mortokialo | Rompiĝo de kranio |
Tombo | tombejo Donskoje |
Lingvoj | Esperanto |
Loĝloko | Ĉeĥoslovakio • Sovetunio |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | esperantisto politikisto ĵurnalisto oficisto |
ROBICSEK Pál (robiĉek), Paŭlo Robiĉek[1], hungaro, naskiĝis 1892 en Budapeŝto, mortis en la 7-a de marto 1931 en Moskvo pro aeroplana akcidento (rotacianta helico krevigis la kranion). De 1914 ŝtatoficisto, 1918 ĵurnalisto, 1919 dum la sovetrespubliko popolkomisaro de poŝto, telegrafo kaj telefono. Post elmigro al Sovetio li plenumis gravajn produktorganizajn taskojn. Dum 1911-13 redaktoro de „La Verda Standardo“ kaj „Magyar Eszperantó Ujsag“ (H. E - gazeto). Verkis kelkajn lernolibrojn. En Sovetio li partoprenis SEU kaj SAT movadojn, 1925-28 prezidanto de la revizia komisiono de SEU.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Nekrologo en Bulteno de Centra Komitato de Sovetrespublikara Esperantista Unio. Arkivita el la originalo je 2019-11-14. Alirita 2019-11-14 .