Péter Fónagy
Etoso
Péter Fónagy | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de aŭgusto 1952 (71-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | angla |
Loĝloko | Londono |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato-Kolegio de Londono (1971–1974) ![]() |
Okupo | |
Okupo | psikologo universitata instruisto psikoanalizisto ![]() |
Péter Fónagy [fOnadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fónagy Péter, laŭ anglalingva literosistemo Peter Fonagy estas hungardevena-brita psikologo, psikoanalizisto, profesoro, membro (ekstera (2016)) de Hungara Scienca Akademio, (membro de Brita Akademio ?).
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/f9/Introducci%C3%B3n_a_la_teor%C3%ADa_psicoanal%C3%ADtica.pdf/page1-220px-Introducci%C3%B3n_a_la_teor%C3%ADa_psicoanal%C3%ADtica.pdf.jpg)
Péter Fónagy [1] naskiĝis la 14-an de aŭgusto 1952 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Supozeble la familio Fónagy migris al Britio post falo de la Hungara revolucio de 1956. Peter studis medicinan psikologion en Universitato-Kolegio de Londono (1971-1974 B.Sc). Li samloke akiris sciencan gradon Ph.D en 1980. Baldaŭ li estis nomumita katedrestro. Inter 1989-1995 li laboris en Anna Freud Centre. Li publikigis multajn artikolojn kaj verkis aŭ redaktis 16 librojn. Li ricevis premiojn inter 1972-2008.
Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]
- Attachment, the development of the self, and its pathology in personality disorders (1996)
- Attachment Theory and Psychoanalysis (2001)
- The mentalisation-based approach to self pathology (2006)
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio kun foto (la koncerna teksto estas legebla pli malsupre)
- hungarlingva biografio kun foto[rompita ligilo]
- [2]
- WikiTrans laŭ la koncernaj tekstoj