Péter Huszti
Aspekto
Péter Huszti | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Hendel Péter |
Naskiĝo | 4-an de majo 1944 (80-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1966) |
Familio | |
Edz(in)o | Ildikó Piros Virág Dőry |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Péter HUSZTI [husti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Huszti Péter estas hungara aktoro, reĝisoro, altlerneja instruisto.
Péter Huszti naskiĝis, kiel Hendel Péter la 4-an de majo 1944 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Péter Huszti studis en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo, poste li komencis sian aktoran karieron en 1966 en Teatro Madách. Ekde 1974 li edukis en la altlernejo, en 1982 li plenumis altan instruan rangon. En 2003 li aliĝis al trupo de Teatro Petőfi (Sopron). Li ricevis premion Kossuth en 1978, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn. Li verkis 4 librojn kaj reĝisoradis almenaŭ 16 teatraĵojn.
Elektitaj disĉiploj
[redakti | redakti fonton]- György Bajomi Nagy
- Gábor Bakos-Kiss
- Rodrigo Crespo
- Sándor Czvetkó
- Afrodité Dinamopulu
- Péter Dóczy
- Tomasz Galbenisz
- Tamás Garay Nagy
- Károly Juhász
- Richárd Kedvek
- Balázs Mihályfi
- Eszter Nagy-Kálózy
- Helga Kolti
- Konrád Quintus
- Sándor Tóth (muzikalkantisto)
- Miklós Turek
Liaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- 26 filmoj inter 1966-1993, Mór Jókai: Fekete gyémántok (Nigraj diamantoj), 1976; Az élet muzsikája (Muziko de la vivo) (=vivo de Imre Kálmán), 1978
- 29 televiziaj filmoj (ankaŭ serioj) inter 1968-2002, ekzemple Az ember tragédiája (La tragedio de l' homo), 1969
- diversaj teatraj roloj, ekzemple William Shakespeare: Hamlet - titolrolo kaj Polonius; Othello - Jago; Reĝo Lear - titolrolo; Ibsen: Peer Gynt - titolrolo; Ferenc Molnár: A vörös malom (La ruĝa muelejo) Magister; Imre Madách: Az ember tragédiája (La tragedio de l' homo) Lucifer kaj Dio; –George Bernard Shaw: Pygmalion - Higgins; Edmond Rostand: Cyrano de Bergerac - titolrolo