Quetigny

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Quetigny
esperante: Ketinjio
komunumo
Urbodomo
Blazono
Regno Francio Francio
Regiono Burgonjo-Franĉkonteo
Departemento Côte-d'Or
Arondismento Dijon
Kantono Chevigny-Saint-Sauveur
Komunumaro Granda Diĵono
Rivero Cromois
Situo Quetigny
 - koordinatoj 47° 18′ 55″ N 5° 6′ 25″ O / 47.31528 °N, 5.10694 °O / 47.31528; 5.10694 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 251 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 211 m s. m.
Areo 8,19 km² (819 ha)
Loĝantaro 9 690 (2012)
Denseco 1 183,15 loĝ./km²
Urbestro Michel Bachelard
2008-2014
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 21800
INSEE 21515
Situo de Quetigny kadre de Francio
Situo de Quetigny kadre de Francio
Situo de Quetigny kadre de Francio
Situo de Quetigny kadre de Côte-d'Or
Situo de Quetigny kadre de Côte-d'Or
Situo de Quetigny kadre de Côte-d'Or
Limoj de la komunumo
Limoj de la komunumo
Limoj de la komunumo
Vikimedia Komunejo: Quetigny
Retpaĝo: www.quetigny.fr
Laŭloka nomo : Les Cousis

Quetigny [kətiɲi] (sed ofte [ketiɲi]) estas franca komunumo situanta en Departemento Côte-d'Or kaj en regiono Burgonjo-Franĉkonteo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo Sankta Marteno

La unua skriba mencio de Quetigny datiĝas el 801 kiel Quintiniacium.

La preĝejo Sankta Marteno datiĝas de 1842. Lignaĵoj klasitaj kiel historiaj monumentoj devenas de Beaune.

La agrikultura lernejo datiĝas de 1967.

Islama preĝejo Assalam

La preĝejo Assalam datiĝas de 2007.

Vidindajoj[redakti | redakti fonton]

Estas du kasteloj : la Motte kaj les Cèdres.

Administrado[redakti | redakti fonton]

Ekde 1959, municipa teamo estas ĉefe de la sama partio (socialisto) kaj strebas politikon por miksa loĝantaro. Sociala loĝejo estas favorata en centro de la urbo. Municipa regio administras la bienan politikon.

Urbestro Periodo Partio
Michel Bachelard 2003-2014 PS
Hervé Vouillot 1984-2003 PS
Roger Rémond 1959-1984 PS
Henri Détang 1945-1959

(ankaŭ antaŭ la milito)

Geografio[redakti | redakti fonton]

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Pere trama linio la komunumo estas konektita al Diĵono.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Unua sektoro[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj kulturoj estas tritiko, kolzo kaj hordeo.

Dua sektoro[redakti | redakti fonton]

La ĉefa industrio estas farmacia industrio.

Tria sektoro[redakti | redakti fonton]

Estas regiona mortontejo, tio estas malsanulejo por uloj kiuj mortos ĉar oni ne scias resanigi ilin.

Demografio[redakti | redakti fonton]

La loĝantaro de la vilaĝo estis stabila dum pluraj jarcentoj ĝis ĉirkaŭ 1960 kiam la komunumo decidis iĝi nova urbo.

1793 1801 1806 1821 1826 1831 1836 1841 1846 1851
293 291 302 297 290 283 294 321 338 358
1856 1861 1866 1872 1876 1881 1886 1891 1896 1901
359 352 357 338 326 323 334 335 321 318
1906 1911 1921 1926 1931 1936 1946 1954 1962 1968
319 347 281 283 309 306 322 326 481 1 219
1975 1982 1990 1999 2006 2009 2010 - - -
4 596 7 292 9 230 9 410 9 546 9 684 9 752 - - -

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Esperantio[redakti | redakti fonton]

Tie estas esperanto klubo [1]. En 2010 la urbo ricevis du verdajn esperantistajn stelojn [2].

Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 3 voĉojn (0,13 %) en 2004, 9 voĉojn (0,36 %) en 2009[3] kaj 6 voĉojn (0,22 %) en 2014.

Partneraj urboj [4][redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Quetigny Esperanto[rompita ligilo]
  2. Verdaj steloj[rompita ligilo]
  3. Ministrejo pri la internaj aferoj
  4. Ĝemeleco[rompita ligilo]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Internaj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Historio france
  • (2000) Quintiniacum, Cusigni, Cutigny, Quetigny du temps, jadis !.
  • (2006) La ville contre les grands ensembles. L'expérience de Quetigny.