Quinten Matsijs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Quinten Matsijs
Naskiĝo 1466
en Loveno
Morto 1530
en Antverpeno
Nacieco flandro
Sukcesis kiel artpentristo kaj forĝisto
vdr


La ole-pentraĵo La oropesisto kaj lia edzino 71 x 68 cm, Muzeo Louvre (Luvro), Parizo

Quinten MATSIJS (naskiĝis en Loveno en 1466, mortis en Antverpeno en 1530) estis konata flandra forĝisto kaj pentristo.

Lia propra nomo estas plej ofte ortografiita kiel Quinten, sed ankaŭ fojfoje kiel Kwinten aŭ Quentin. Por la familia nomo ekzistas preskaŭ deko da variaĵoj: Matsijs, Matsys, Massijs, Massys, Metsijs, Metsys, Messijs kaj Messys.

Junaĝo

Arthistoriistoj ne samopinias, pri la eduko de Matsijs, ĉar oni ĝis nun ne retrovis dokumentojn. Povus esti, ke li estis lernanto de Dirk Bouts. Li ja loĝis en Loveno. Sed laŭ aliaj li lernis pentroarton en Bruĝo de Hans Memling. Ankoraŭ aliaj opinias, ke li tute ne ricevis instruadon pri pentroarto, sed ke li instruis sin mem, aŭtodidakte. La sola afero, kiu certas, estas, ke en 1491 li estis profesia pentristo en Antverpeno, ĉar la nomo Quinten Matsys tie aperas en la registroj de la gildo de Sankta Luko (Sint-Lucasgilde). La tezon, ke li estas aŭtodidakto, plifortigas la legendo, laŭ kiu li unue estis artforĝisto. Li konatiĝis kun junulino, sed ties patro, kiu estis pentristo, ne permesis la edziniĝon, ĉar Quinten estis "nur" artforĝisto. Li devus mimimume esti artpentristo, por rajti geedziĝi. Tiam li komencis lerni la pentradon, kaj iun tagon li pentre aldonis muŝon al pentraĵo en la domo de la amatino. Kiam la patro ĝin rimarkis, li provis per la mano forflugi ĝin. Kiam li konstatis. ke tio ne eblas, kaj ke temas pri pentrita muŝo, li diris: "Iu, kiu povas tiel bone pentri, rajtas edziĝi al mia filino". Kaj tiel okazis. En la placo Handschoenmarkt en la centro de la malnova Antverpeno, ankoraŭ estas videbla akvoputo, super kiu estas forĝaĵo (datumanta de 1490), kiu reprezentas la legendon pri la deveno de la nomo Antverpeno, kaj sub la forĝaĵo estas la jena teksto: "De liefde maakte van de smid een schilder" (Amo igis la forĝiston pentristo).

Verkoj

Quinten Matsys ĉefe pentris religiajn verkojn. Liajn kreaĵojn karakterizas tre bela kolor-uzo kaj kompono. Li estas konsiderata la unua pentristo de la Antverpena Skolo. Ankaŭ liaj filoj Jan kaj Cornelis iĝis artpentristo.

Kelkaj verkoj

Rekono

En Antverpeno 4 stratoj kaj placoj portas lian nomon kaj li tie havas statuon en la Baron Dhanislaan. Asteroido portas lian nomon: 9569 Quintenmatsijs.