Ráfales

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ráfales
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44589
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 150  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 50′ N, 0° 1′ O (mapo)40.83775470.020698699999997Koordinatoj: 40° 50′ N, 0° 1′ O (mapo) [+]
Alto 627 m [+]
Areo 35,608249 km² ( 356 0.8 249 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Ráfales (Provinco Teruelo)
Ráfales (Provinco Teruelo)
DEC
Ráfales
Ráfales
Situo de Ráfales
Ráfales (Hispanio)
Ráfales (Hispanio)
DEC
Ráfales
Ráfales
Situo de Ráfales

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ràfels [+]
vdr
Ráfales.

Ráfales [RAfales] (Ràfels en kataluna) estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la okcidento de la nordorienta komarko Matarraña, kies administracia ĉefurbo estas Valderrobres. Laŭ la fama arabisto Miguel Asín Palacios, la loknomo devenas de la araba raḥl (رحل), kiu signifas gastejon, kampardomon.[1]​ Tamen la popola etimologio rilatis ĝin al ĉefanĝelo Rafael, kiu aperas en la municipa blazono.

Ráfales.
Ráfales.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas je 169 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, sur 627 msm de altitudo.​ La municipa teritorio estas en la okcidento de la komarko; ĝi komunikas kun apuda La Cerollera okcidente kaj norde kun La Portellada. La loko estas ĉe la Iberia Sistemo kun kruta municipa teritorio enhavanta nombrajn ravinojn inter altaĵoj de Sierra de las Viñas. La rivero Tastavins faras limon kun la municipa teritorio de Fuentespalda. La altitudo gamas inter 968 m sude (La Molinera) ĉe la limo kun Monroyo, kaj 510 m borde de la rivero Tastavins.

Nordokcidente: Fórnoles Norde: Fórnoles kaj La Portellada Nordoriente: La Portellada
Oeste: La Cerollera Oriente: Fuentespalda
Sudokcidente: La Cerollera kaj Monroyo Sude: Monroyo Sudoriente: Fuentespalda

La loko apartenas al la nomita Aragona Strio, kaj en la municipo la loka parolmaniero estas inter la variaĵoj klasitaj kiel dialektoj de la kataluna. Krome, la tuta loĝantaro regas kaj povas uzi la kastilian.

Historio[redakti | redakti fonton]

La preĝejo Asunción.

La konkero fare de kristanoj okazis en la 12-a jarcento. La loko estis donita al la Ordeno de Kalatravo kies kruco aperas en la municipa blazono. Prospero okazis inter la 16-a kaj 17-a jarcentoj kiam oni konstruis multe. La preĝejo Asunción estis ekkonstruita en la 14-a jarcento kiel gotika templo sed estis ampleksigita en la 16-a kaj 17-a jarcentoj.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Ráfales kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 544 loĝantoj laŭlonge de la jarcento.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (olivarboj kaj migdalarboj) kaj ĉefe brutobredado (ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]