Fórnoles

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fórnoles
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 44650
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 84  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 54′ N, 0° 0′ U (mapo)40.8942297-0.0038041999999905Koordinatoj: 40° 54′ N, 0° 0′ U (mapo) [+]
Alto 706 m [+]
Areo 32,634646 km² ( 326 3.4 646 ha) [+]
Fórnoles (Provinco Teruelo)
Fórnoles (Provinco Teruelo)
DEC
Fórnoles
Fórnoles
Situo de Fórnoles
Fórnoles (Hispanio)
Fórnoles (Hispanio)
DEC
Fórnoles
Fórnoles
Situo de Fórnoles

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fórnols de Matarranya [+]
vdr
Fórnoles, Teruel.

Fórnoles [FORnoles] (Fórnols de Matarranya Fórnols en kataluna) estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la okcidento de la nordorienta komarko Matarraña, kies administracia ĉefurbo estas Valderrobres.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas je 169 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, sur 1 084 msm de altitudo.​ La municipa teritorio estas en la okcidento de la komarko; ĝi komunikas kun La Codoñera nordokcidente, Belmonte de San José okcidente laŭ montara ŝoseo kaj kun La Portellada oriente. La loko estas ĉe la Iberia Sistemo je kruta kaj neregula tereno, kun nombraj ravinoj, inter kiuj elstaras Canales. La altitudo gamas inter 930 m en la sudokcidenta pinto kaj 520 m borde de la rojo Canales, nordoriente.

La loko apartenas al la nomita Aragona Strio, kaj en la municipo la loka parolmaniero estas inter la variaĵoj klasitaj kiel dialektoj de la kataluna. Krome, la tuta loĝantaro regas kaj povas uzi la kastilian.

Nordokcidente: La Codoñera Norde: Valjunquera Nordoriente: La Fresneda
Okcidente: Belmonte de San José Oriente: La Portellada
Sudokcidente: Belmonte de San José Sude: Ráfales Sudoriente: Ráfales

Historio[redakti | redakti fonton]

La konkero fare de kristanoj okazis en la 12-a jarcento. Prospero okazis inter la 16-a kaj 17-a jarcentoj kiam oni konstruis multe.

En Fórnoles naskiĝis la verkisto Braulio Foz, aŭtoro de preskaŭ pikareska romano La Vida de Pedro Saputo eldonita en 1844. En julio 2006 oni malfermis en Fórnoles informejon pri tiu verkisto en lia rehabilitita naskodomo.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Fórnoles kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 81 loĝantoj laŭlonge de la jarcento.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio nun estas agrikulturo (olivarboj kaj migdalarboj) kaj ĉefe brutobredado (ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]