Râciu
Râciu | |||
---|---|---|---|
Komunuma sidejo | |||
komunumo en Rumanio | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | distrikto Mureș | ||
Alinome | Mezőrücs (hungare) | ||
Iama hungara departemento | Maros-Torda | ||
Situo | 46° 41′ N, 24° 24′ O (mapo)46.69027777777824.396944444444Koordinatoj: 46° 41′ N, 24° 24′ O (mapo) | ||
| |||
Alto super maro | 325 m | ||
Poŝtkodo | 547485 | ||
Loĝantaro | |||
– komunumo | 3.748 (en 2011) | ||
– vilaĝo | 1,522 (en 2011; 1509 en 2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 119000 | ||
Râciu [riĉu] (hungare: Mezőrücs [mezo:ruĉ]) estas komunumo en Rumanio nordokcidente de Târgu Mureș. Administre apartenas al ĝi 14 pliaj vilaĝoj: Căciulata, Coasta Mare, Cotorinau, Curețe, Hagău, Leniș, Nima Râciului, Obârșie, Pârâu Crucii, Sânmărtinu de Câmpie, Ulieș, Valea Seacă, Valea Sânmărtinului kaj Valea Ulieșului.
Loĝantaro
En 1910 ĝi havis 1553 loĝantojn (hungaroj, rumanoj), en 1992 1913 (rumanoj, 2 % da hungaroj).
Historio
Ĝia unua mencio estas el 1305 sub la nomo Terra dor Rivch. En mezepoko ĝi estis hungara-rumana vilaĝo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Maros-Torda vármegye).
Fonto
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio).
Gravaj personoj
- Zoltán Székely Szabó (26-a de aŭgusto 1949): aktoro (Sfântu Gheorghe, Vieno).
Eksteraj ligiloj
-
Situo en la distrikto