Saltu al enhavo

Róbert Dán

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Róbert Dán
Persona informo
Naskiĝo 25-an de julio 1936 (1936-07-25)
en Budapeŝto
Morto 27-an de marto 1986 (1986-03-27) (49-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Eötvös Loránd Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kulturhistoriisto
universitata instruisto
filologo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Róbert Dán, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Dán Róbert estis hungara filologo, bibliotekisto, altlerneja instruisto. Lia juda nomo estis Jákób.

Róbert Dán[1] naskiĝis la  25-an de julio 1936(nun 1936-07-25) en Budapeŝto, li mortis la 27-an de marto 1986 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Róbert Dán devenis el ortodoksa juda familio. Li akiris filologian-bibliotekistan diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1960, krome tiutempe li studis ankaŭ en Tutlanda Rabena Instituto, eĉ li lernis lingvojn. Post la diplomo li laboris en la Tutlanda Biblioteko Széchényi ĝis 1968, sed interrompe helpe de stipendio li esploris en biblioteko en Kopenhago, inter 1967–1971 li estis ĉefbibliotekisto en alia biblioteko. Pli poste li estis docento en la universitato, ekde 1980 ĝis sia morto katedrestro kaj profesoro. Intertempe li doktoriĝis en la universitato en 1969, li kandidatiĝis en 1972, li doktoriĝis en 1982 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li esploris eraojn de humanismo kaj reformacio, krome la hebrean lingvon. Dum esplorado li trovis ĉefverkon de Matthias Vehe-Glirius Mattanjah, krome la unuan presitan kartvelan alfabeton, tial li ricevis premion de la Kartvela Akademio. Li edziĝis en 1963.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A Budai Egyetemi Nyomda hebraica bibliográfiája. 1814–1875. (bibliografio, disertaĵo, 1960)
  • Héber források és hatások a XVI. századi magyar művelődésben. (disertaĵo, 1969)
  • XVI. századi irodalmi műveltségünk és az antitrinitárius ideológia héber forrásai. (disertaĵo, 1971)
  • Az antitrinitárius ideológiai mozgalmak a XVI-XVII. században. A szombatosok és Péchi Simon irodalmi munkássága (disertaĵo, 1980)
  • Matthias Vehe-Glirius. Life and Work of a Radical Antitrinitarian with His Collected Writings. (monografio, 1982)
  • Az erdélyi szombatosok és Péchi Simon. (monografio, 1987)
  • Mikor űzte ki I. Lajos a zsidókat? (1991)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.