Rózsi Göndör
Aspekto
| Rózsi Göndör | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Morto | 5-an de aprilo 1945 |
| Lingvoj | Esperanto |
| Ŝtataneco | Hungario |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto |
Rózsi GÖNDÖR estis aktiva hungara esperantistino. Ŝi estis la edzino de la komercisto kaj same esperantisto Pál Tolnai, gvidis kursojn kaj tradukis novelojn (laŭ „Hungara Heroldo“, 1930, n-ro 5). Ekde 1928 ŝi estis estraranino de Hungarlanda Esperanto-Societo, kaj ofte en la periodaĵo „Hungara Heroldo“ mem publikigis recenzojn pri verkoj de la Esperanto-literaturo. Dum la dua mondmilito ŝi post sia juda deveno estis transportita al la koncentrejo Lichtenwörth, kie ŝi mortis la 5-an de aprilo 1945 - du tagojn post la liberigo de la koncentrejo.

