Roman Frenkel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el R. Frenkel)
Roman Frenkel
Persona informo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Rusio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Roman FRENKEL estis rusa esperantisto kaj direktoro de gimnazio en Enisejsk (Siberio). Li verkis originalan poemaron Verdaj Fajreroj (1-a eldono 1908, 2-a eldono 1992, 43 paĝoj), tradukis la rakonton Maja Nokto de Nikolaj Gogol (1912) kaj kompilis Krestomation por Infanoj (1911). Li kunlaboris je Tra La Mondo, La Revuo, La Bela Mondo, Danubo kaj Juna Esperantisto.