REWE

El Vikipedio, la libera enciklopedio
REWE
supermarket chain vd
Dum 1927 - nekonata/nuntempe
Jura formo Gesellschaft mit beschränkter Haftung
Sidejo Kolonjo
Lando Germanio
Dungitoj 90 000
Posedata de REWE Group vd
Posedataj kompanioj REWE Getränkemarkt vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Rewe estas superbazara ĉeno en Germanio kaj la ĉefmarko de la grupo Rewe bazita en Kolonjo [1]. La origino de la nomo estas de la mallongigo de la origina nomo germane Revisionsverband der We stkauf-Genossenschaften (Revizia asocio de Westkauf-Kooperativoj). Kun proksimume 3,300 butikoj, ĝi estas la due plej granda manĝvendisto post Edeka en Germanio.

En 2011, la firmao komencis liverservon en Frankfurto, kiu estis iom post iom vastigita al lokoj ĉie en Germanio. Rewe estas pioniro en reta manĝkomerco en Germanio. Ekde 2015, ili anoncis planojn investi pli interrete [2].

al ĉeno de markitaj vendejoj kiel ja! (rabatita prezo), REWE Beste Wahl (regula prezo), REWE Feine Welt (alta prezo, specialaj aĵoj), REWE Bio (organika), REWE Regional kaj REWE to go [3]. ‏

La Bundesliga klubo 1. FC Köln estas sponsorita de Rewe sub sponsorada interkonsento ĝis la fino de la sezono 2020/21 [4].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Unternehmensregister. Bundesanzeiger Verlag (2018-03-01).
  2. "Germany Update: Lidl's Growth Targets, Metro and REWE" Arkivigite je 2015-07-30 per la retarkivo Wayback Machine, Retail Analysis, 19 June 2015. Accessed 7 June 2015.
  3. Unsere REWE Eigenmarken (germane). Alirita 27 May 2019.
  4. 1. FC Köln | REWE (germane). Arkivita el la originalo je 2020-09-29. Alirita 26 May 2019.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]