Radebeul
Radebeul | ||||||
| ||||||
granda distrikturbo • urba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Saksio | |||||
Distrikto | Distrikto Meißen | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 0351 | |||||
Poŝtkodo | 01435–01445 | |||||
Aŭtomobila kodo | MEI | |||||
Oficiala Municipokodo | 14627210 | |||||
Subdivido | 10 komunumopartoj (Ortsteile) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Bert Wendsche | |||||
Titolo de komunumestro | Oberbürgermeister | |||||
Partio de komunumestro | Nepartia | |||||
Adreso de la administrejo | Pestalozzistraße 6 01445 Radebeul | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 34096 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 51° 6′ N, 13° 40′ O (mapo)51.10333333333313.67Koordinatoj: 51° 6′ N, 13° 40′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 101 - 256 m | |||||
Areo | 26,06 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.radebeul.de/ | |||||
Radebeul estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Meißen de la federacia lando Saksio. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 34 096 loĝantojn.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Radebeul situas ĉe la malnova strato inter la ĉefurbo de Saksio Dresdeno en la sudoriento kaj la iama episkopa urbo Meißen en la nordokcidento, inter la rivero Elbo en la sudo kaj vin-kulturejaj montetoj en la nordo. Radebeul estas karakterizita de vin-kulturo kaj belaj vilaoj kun larĝaj ĝardenoj. Pro ĝia agrabla situo ĝi havas la kromnomon de "Saksa Nico". Ĝis hodiaŭ ĝi estas unu el la plej ŝatata loĝ-komunumoj en la regiono ĉirkaŭ Dresdeno.
Personoj en rilato al Radebeul
[redakti | redakti fonton]En Radebeul loĝis kaj loĝas multaj artistoj. Plej konata estas la germana aŭtoro Karl May, kiu kun sia edzino Klara dum multaj jaroj loĝis en Radebeul kaj estas entombigita tie. En lia iama vilao hodiaŭ troviĝas la Karl-May-Muzeo.
En Radebeul ankaŭ loĝis la germana bankoficisto kaj Esperantisto Walter Ranft, fondinto kaj gvidanto de Komercista Esperanto-Unio (KEU, 1922-1936) kaj eldonisto de ties organo "La Komerco" (1929-1936).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|