Radioastronomio
Radioastronomio estas fako de astronomio, kiu temas pri la observo de kosmo en la kampo de la radioondoj per radioteleskopoj. Estas nova scienco, kiu aperis en la 1930-aj jaroj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La ideo pri kosmaj radioondoj naskiĝis en la 1860-aj jaroj, kiam la ekvacioj de Maxwell elmontris, ke elektromagnetaj ondoj povas esti elsendataj de kosmaj objektoj. Pluraj sciencistoj, inter kiuj Nikola Tesla, Oliver Lodge kaj Max Planck, prognozis, ke Suno devus elsendi radioondojn. Lodge provis observi sunajn elsendojn, sed tiam mankis sufiĉe sensivaj riceviloj.
La 5-an de majo 1933, la inĝeniero pri radio Karl Guthe Jansky publikigis sian malkovron de radioondoj emisiataj nek de tera fonto nek de Suno, sed de steloj. Pli malfrue li montris, ke la pli intensaj radioondoj venas de la centro de la Lakta vojo. Estas la unua kosma radiosignalo kaptita sur Tero.
En 1937, Grote Reber konstruis radioteleskopon kaj esploris la ĉielon kiel amatoro.
Post la Dua Mondmilito, oni reuzis armeajn radarojn por novaj serĉoj.
- 1951: Harold Ewen kaj Edward Purcell detektas la 21-cm-ondolongan radiadon de neŭtrala hidrogeno.
- 1964: Penzias kaj Wilson malkovris hazarde la kosman fonan radiadon.
- 1967: Jocelyn Bell Burnell detektas la unuan pulsaron, PSR B1919+21.
La bildo montras tutan grupon de antenoj, angle very large array, en Esperanto tre granda aro. Ĉiuj antenoj ricevas el ekzakte sama direkto kaj iliaj ricevitaj signaloj estas adiciitaj. Aro de antenoj produktas üli fortan bildon ol unueca anteno. Ankaŭ oni povas multe pli bone distingigi najbarajn objektojn.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Literaturo
[redakti | redakti fonton]Ruse
[redakti | redakti fonton]- Карцев Вл.. (1974) “Электромагнитные волны”, Максвелл, Жизнь замечательных людей 5 (ruse). Москва: Молодая гвардия.