Rafael Dieste

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rafael Dieste
Persona informo
Naskiĝo 29-an de januaro 1899 (1899-01-29)
en Rianxo
Morto 15-an de oktobro 1981 (1981-10-15) (82-jaraĝa)
en Santiago de Compostela
Lingvoj hispanaportugalagalega vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Q25508664 vd
Subskribo Rafael Dieste
Memorigilo Rafael Dieste
Familio
Patro Eladio Dieste vd
Gefratoj Eduardo Dieste vd
Edz(in)o Carmen Muñoz Manzano vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkistoprofesoro vd
Verkado
Verkoj Dos arquivos do trasno ❦
A fiestra valdeira vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Rafael Francisco Antonio Olegario DIESTE Gonçalves (Rianxo, 29a de januaro 1899 - Santiago de Compostela, 15a de oktobro 1981) estis hispana verkisto dulingva en galega kaj kastilia. Li apartenis al la Generacio de la 27-a en la hispana literaturo, kaj al tiu de la 25-a en la galega. Per rakontoj kaj teatraĵoj, inter kiuj elstaras A fiestra valdeira kaj Dos arquivos do Trasno, li klopodis por modernigi la galegan literaturan sistemon malproksimigante ĝin disde la arketipa "rurismo".

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li interrompis siajn studojn por elmigri al Meksiko, kie loĝis lia frato. Reveninta al Rianxo (provinco Korunjo) li ekrilatis kun literaturo helpe de Manuel Antonio. Ambaŭ ekkontaktis kun federismo kaj naciismo tra Vicente Risco.

Inter 1921 kaj 1923 li faris militservon en la Rif-milito. Reveninte al Galegio, li studis ĵurnalismon kaj kunlaboris en ĵurnaloj de Vigo (provinco Pontevedro), kiel Faro de Vigo, Galicia kaj El Pueblo Gallego. El 1927 ĝis 1928 li estis en Londono kun sia frato Eduardo kiu estis konsulo de Urugvajo.

Dieste en 1932 translokiĝis al Madrido cele al ekkariero kiel verkisto. Li aktive kunlaboris kun Misiones Pedagógicas (Pedagogiaj Misioj), por kiu li reĝisoris pupteatron per teatraĵoj kiel Viaje y fin de don Frontán (Farsa trágica), en 1930; Farsa infantil, La fiera risueña kaj Curiosa muerte burlada (1933), Simbiosis (1934), Quebranto de doña Luparia y otras farsas (1934) ktp. Fakte la puĉo de la 18-a de julio 1936 okazis kiam li estis laborante en Misiones Pedagógicas.

Dum la Hispana Enlanda Milito, li formis parton de la Alianza de Intelectuales Antifascistas, estis direktoro de la Teatro Español de Madridokaj estis unu de la respondeculoj de la literatura gazeto El Mono Azul eldonita de la Alianza. Li ankaŭ kunlaboris en Nova Galiza kaj ĉefredaktoris kun Antonio Sánchez Barbudo El Combatiente del Este (1938) kaj estis redakciano de Hora de España. Li verkis teatraĵetojn por la cirkonstancoj, kiel Al amanecer, premierita de Rafael Alberti kaj María Teresa León, kaj Nuevo retablo de las maravillas (1937), bazita sur "entremés" de Cervantes, en kiu povas vidi la retablon nur tiuj «kiuj ne estas tuŝitaj de marksismo, sindikatismo, anarkiismo kaj ceteraj plagoj».

Li sekvis la retiriĝon de respublikanoj al Valencio kaj Barcelono, kaj ekziliĝis en 1939. Por mallonge li restis en Francio, Nederlando, kaj Urugvajo, establiĝis en Bonaero, kaj laboris kiel literatura direktoro en la Eldonejo Atlántida. En 1948, veturis tra Eŭropo je konto de muzeo de Montevideo, instruis en la Universitato de Kembriĝo ĝis 1952, kaj poste en Monterejo. En 1954 revenis en Bonaeron.

En 1961 li revenis al Galegio kaj dediĉis sin al literaturo en galega lingvo. En 1970 membriĝis en la Real Academia Galega per diskurso A vontade de estilo na fala popular («Stilvolo en la popolparolado»).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

En galega[redakti | redakti fonton]

  • O drama do cabalo de xadrez (1925)
  • Dos arquivos do trasno (1926)
  • A fiestra valdeira (1927)
  • A vontade de estilo na fala popular (1975)
  • Viaxe e fin de don Frontán (postmorte en 1982)

En kastilia[redakti | redakti fonton]

  • Juan de Luz (1929)
  • Rojo farol amante (1933)
  • Quebranto de doña Luparia y otras farsas (1934)
  • La vieja piel del mundo (1936)
  • Promesa del viejo y la doncella (1938])
  • De cómo vino al mundo Félix Muriel (1942)
  • Historias e invenciones de Félix Muriel (1943)
  • Viaje, duelo y perdición (1945)
  • Luchas con el desconfiado (1948)
  • Nuevo tratado del paralelismo (1955)
  • Pequeña clave ortográfica (1956)
  • Diálogo de Manuel y David (1965)
  • ¿Qué es un axioma? (1967)
  • Testamento geométrico (1975)
  • Viaje, duelo y perdición: tragedia, humorada y comedia (1979)
  • El alma y el espejo (1981)
  • Camino de Santiago y otros relatos (1981)


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Rafael Dieste en la hispana Vikipedio.