Rafael Ferrando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rafael Ferrando
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1966 (1966-01-01) (58-jaraĝa)
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Infano Mizar Ferrando
Okupo
Okupo amateur astronomer
Verkoj malkovrinto de asteroidoj
vdr

Rafael FERRANDO estas hispana amatora astronomo naskiĝinta en 1966.

En 1996, li kreis sian Observatorion Pla d'Arguines, kies direktoro li estas, en Algimia de Alfara (Valencio, Hispanio) nemalproksime de Segorbe.

Li partoprenis al la Astronomia Kunveno "Kunlaboro Pro - Am" de Kordobo en novembro 2009.[1]

Laŭ Minor Planet Center, li malkovris aŭ kunmalkovris 197 asteroidojn inter 2001 kaj 2010[2] el kiuj 6 en kunlaboro kun M. Ferrando.

La asteroido 161545 Ferrando (malkovrita de la amatora astronomo Juan Lacruz) estis nomita en lia honoro.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]