Rafael Uribe Uribe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rafael Uribe Uribe
Persona informo
Naskiĝo 12-an de aprilo 1859 (1859-04-12)
en Valparaíso,  Kolombio
Morto 15-an de oktobro 1914 (1914-10-15) (55-jaraĝa)
en Bogoto,  Kolombio
Mortis pro hommortigo vd
Mortis per pikvundo vd
Tombo Central Cemetery of Bogotá vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Kolombio vd
Alma mater Universitato de Nia Sinjorino de la RozarioUniversitato de Antjokio vd
Partio Partio Liberala Kolombia vd
Familio
Infanoj Julián Uribe Gaviria • Carlos Uribe Gaviria vd
Profesio
Okupo diplomatopolitikistoadvokatoĵurnalistomilitisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Rafael Víctor Zenón Uribe Uribe (Valparaíso, 12a de aprilo 1859 - Bogoto, 16a de oktobro 1914) estis kolombia advokato, ĵurnalisto, entreprenisto, diplomato, profesoro, pensulo, politikisto kaj militisto, membro de la Kolombia Liberala Partio.

Biografio kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Busto de Uribe, Nacia Kapitolo de Kolombio, Bogoto.

Uribe estas konata ĉefe pro sia politika idearo favore al la starigo de socialismo de korporacia kaj sindikatista stilo en Kolombio strukturita kaj klarigita en 1904, same kiel pro sia diplomatia laboro favore al la kolombiaj kafproduktistoj en la batalo kontraŭ plantomalsanoj.

Unu de liaj grandaj atingoj estis, kun la same liberala Benjamín Herrera, la fondo de la Universitato Respublika, kiu poste iĝos la Libera Universitato de Kolombio. Kiel politikisto, li estis grava aktivulo por lo laboraj rajtoj en Latinameriko, kaj la unua kiu parolis pri socialaj rajtoj en Kolombio kaj ankaŭ ludis gravan rolon en la kreado de la Ministerio de Agrikulturo en Kolombio.

Kiel membro de la Liberala Partio, li estis la unua kiu starigis skribitajn statutojn en la partio, kaj estis membro kaj estro de la modera tendenco kiu celis harmonion inter la katolika eklezio kaj la ŝtato.​ Spite al tio, liaj publikaĵoj estis malpermesitaj de la Vatikano.

Uribe batalis en la enlandaj militoj de 1885, 1895 kaj 1899, en kiuj li ĉiam estis venkita. Lia rolo kiel generalo estis markita per gravaj venkoj dum la Miltaga Milito el taktika vidpunkto kiel ekzemple en la Batalo de Peralonso, kiuj havigis al li reputacion kiel la ĉefa liberala generalo spite al manko de milita preparo kiun havis aliaj kiel Benjamín Herrera. Uribe tamen suferis gravajn malvenkojn estre de la liberalaj armeoj, kiel en la batalo de Bucaramanga (1899) kaj la perdo de Coro.

LI estis murdita sur la ŝtuparoj de la Nacia Kapitolo.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Rafael Uribe Uribe en la hispana Vikipedio.