Raimondo Viale

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Raimondo VIALE, dirita ankaŭ pastro malkomforta, aŭ “pastro justa” (fakte li estis ankaŭ enkadrita inter la «Justuloj inter la popoloj» ĉe muzeo Yad Vashem (7/8/1998)) estis katolika pastro kiu famiĝis pro sia helpo al judoj persekutataj de faŝisma reĝimo.

Li naskiĝis en la itala provinco Cuneo (Piemonto), 1917; kiam pastriĝis je la fino de la kvardekaj de la 20-a jarcento, li anoncis publike sian kontraŭmilitan agadon ĉar milito estas peko kontraŭ Dio kaj la homaro kaj pro tio kontraŭis faŝistojn kiuj lin plurfoje batis, vundis, procesis kaj trudizoligis pro politikaj kaŭzoj en centra Italio. Reveninte al sia parokejo post la falo de la faŝista reĝimo (la 8-an de septembro 1943), li devis alfronti, en sia parokejo ĉe Borgo San Dalmazzo, granda vilaĝo okcidentlima kun Francio, novan samspecan reĝimon kaj plej gravan problemon: okaxe de la retiriğo de la itala armeo el suda Francio, kiu estis samtempe okupita de germanaj armeanoj, multege da judoj sekvis la italan armeon kaj transpasis la Alpojn por forfuĝi el enrompanta nazia polico; sed ankaŭ en Italio estis revenanta la faŝista reĝimo praktike gvidata de nazioj kiuj tuj pretendis la rigidan aplikadon de la rasismaj leĝoj, praktike ignoritaj de la italaj armeanoj, eĉ faŝistaj. Pastro Raimondo Viale senlase engaĝiĝis trovi kaŝitajn rifuĝejojn kaj fuĝigi eksterlanden judojn ilin provizinte je necesaĵoj. Lia nekonsolebla doloro estis rememori ke mem, senpova kaj devigita kaŝi sian protektigan agadon, vidis starti el stacidomo de Cuneo trajno kun, en bestvagonoj, tricent francaj judoj eble en la direkton de Auschwitz.

La akregan staton de liaj lokoj oni povas plikompreni informiĝante pri la masakro en najbara vilaĝo, Boves, de la 19-a de septembro 1943 dum kiu nazifaŝistoj buĉis dudek rezistuloj inter kiuj du pastroj, kaj tiun de la 13-a de majo 1944 kun 13 rezistuloj mortpafitaj.

Pri li kaj pri lia karateriza kaj energia agado kiel kontraŭfaŝisma kaj kontraŭkomunisma kontraŭulo kaj kiel “justulo inter la nacianoj” (en kiu kuntrenis konfratulojn kaj ekleziajn strukturojn ankaŭ en obeo al la sekreta invito de Pio la 12-a, instiginta helpi la hebreojn), literaturisto verkis vastigitan libron (Il prete giusto, de Nuto Revelli) kaj kultistoj pri la populara teatro tie kaj tie enscenigas.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Nuto Revelli, Il prete giusto. Einaudi, 2004.
  • Israel Gutman, Bracha Rivlin, e Liliana Picciotto, I giusti d'Italia: i non-ebrei che salvarono gli ebrei, 1943-45. Milano: Mondadori, 2006, pp. 235-36.