Raliko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Diagramo de raliko ĉe la halsa angulo. (1) velo; (2) metala raliko; (3) fibra raliko; (4) ralikringo; (5) velorlo

En naŭtiko, la raliko[1][2]:57 (angle boltrope, france ralingue) estas ŝnuro, kiu estas kudrita laŭ la rando de velo, por plifortigi ĝin.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La raliko estas uzata por protekti la randojn de la velo. La raliko ankaŭ funkcias por fiksi la velon al la masto, bumo, ŝkoto, aŭ halso.

La raliko povas esti metala aŭ naturfibra.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La Esperanta vorto devenas de la latinidaj terminoj (france ralingue, hispane relinga), kiuj devenas de la norena rár-línk (“velranda ŝnuro”).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: ralik/o
  2. Clissold, Peter. Marista Terminaro (esperante).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]