Ramón Serrano Súñer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Serrano Súñer (kun malhelaj uniformo kaj zono) kun José Moscardó kaj Heinrich Himmler dum vizito al Berlino oktobre de 1940.
De dekstro maldekstren: Serrano Súñer, Franco, Heinrich Himmler kaj la generalo Karl Wolff (malantaŭ Franco estas la generalo Moscardó).

Ramón Serrano Súñer (Kartaĥeno, 12-a de septembro de 1901Madrido, 1-a de septembro de 2003) estis advokato kaj politikisto de Hispanio, sesfoje ministro de la unuaj registaroj frankistaj inter 1938 kaj 1942, okupante la postenojn pri Internaj Aferoj, Eksteraj Aferoj, stabano de Falange Española Tradicionalista de las JONS (1938), kaj estis fondinto de la NRO ONCE (1938) kaj de la amaskomunikiloj Agencia Efe (1939) kaj Radio Intercontinental (1950).

Konata populare per la kromnomo Cuñadísimo (nome bofratego, ĉar estis bofrato de Carmen Polo, edzino de Francisco Franco)[1], Ramón Serrano Súñer estis unu de la ĉefaj fondintoj de la Frankisma Reĝimo dum ties unuaj jaroj, kaj laŭjure kaj laŭpolitike, ĉefa aliancano de la reĝimo de Naziisma Germanio, kaj ĉefa aŭtoro de la frankisma leĝo pri laborrajto nome Fuero del Trabajo (1938). Li estis rekonata pro sia germanofilio, helpis la sendon de la Blua Divizio por lukti favore al Hitler kontraŭ Sovetunio, kiel milita unuo integrata en la Wehrmacht, post elstara diplomatia kontaktaro dum negocado kun la naziisma germana registaro kiu fruktis en la Renkonto de Hendajo inter Franco kaj Hitler la 23an de oktobro de 1940.

Pro la falo de la Nazia Germanio, ankaŭ lia politika gravo falis, kaj estis anstataŭata en 1942 kaj elpostenigita fare de la Frankisma Reĝimo.

Verkoj

Notoj

  1. Kiel vortoludo pri kromnoma termino Generalísimo de Francisco Franco.