Ramakiŝano Jadav
Ramakiŝano Jadav | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de decembro 1965 (58-jaraĝa) en Mahendragarh district |
Ŝtataneco | Barato |
Alma mater | Gurukul Kangri University (en) |
Okupo | |
Okupo | jogano entreprenisto |
TTT | |
Retejo | http://www.divyayoga.com/ |
Ramakiŝano Jadav, ankaŭ fame konata kiel Svamio Ramdev aŭ Baba Ramdev (en Hinda: स्वामी रामदेव ) estas Hinda Svamio en Barato. Li estas precipe konata por siaj provoj disvastigi la jogon. Li ankaŭ estas unu el la kelkaj fondistoj de Divja Jog Mandir Trust (Mirinda Templo Asocio pri Jogo). La asocio celas populigi Jogon kaj proponas Ajurvedikajn kuracilojn, sistemo tradicia de kuraciloj.
La kampoj, kiujn li organizas, estas vizitataj de multaj homoj. Oni diras ke pli ol 85 milionoj jogas laŭ li per televidilo kaj videobendo. Liaj sesioj pri instrui jogo estas por ĉiuj kaj estas senpagaj.
En la jaro 1995, Ramdev, fondigis la Mirindan Templasocion pri Jogo kun Aĉarjo Karamvir kaj Aĉarja Balkriŝna. Aĉarjo Karamvir estas fakulo pri jogo kaj vedoj (sanktaj hindaj libroj). Aĉarjo Balkriŝna estas kuracisto kaj havas titolon pri Ajurvedo.
Televidaj programoj de Ramadev je Zee Jagran (pr: Zi Ĝagran), televida kanalo, kun helpo de s-ro Mrituejĝej Ŝarma (produktisto kaj direktoro) farigas lin tre popula. Liaj kampoj jogaj kaj televidaj programoj estas tre popularaj. Oni diras ke pli ol 20 000 da personoj regule ĉeestiĝas je liaj kampoj.
Ramadev emfazas je instrui kaj disvastigi la arton de Pranjanamo. Alia svamio Ŝri Ŝri Ravi Ŝankar diris pri Ramdev ,,Se oni povus kredata revivi jogon en tiu ĉi nacio, tiu persono estus sole Svamio Ramdev.“