Ranomi Kromowidjojo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ranomi Kromowidjojo
Persona informo
Naskiĝo 20-an de aŭgusto 1990 (1990-08-20) (33-jaraĝa)
en Sauwerd
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo naĝisto
TTT
Retejo http://www.ranomi.nl/
vdr

Ranomi Kromowidjojo (nederlanda prononco: [ˈraːˈnoːmi ˌkroːmoːʋiˈɟoːjoː] naskiĝinta je la 20-a de aŭgusto 1990 en Sauwerd) estas nederlanda iama profesia naĝantino. Ŝi estas trifoja olimpika ĉampiono, multobla eŭropa ĉampiono kaj multobla mondĉampiono. Kromowidjojo iĝis olimpika ĉampiono en kaj la 50 kaj 100-metra liberstilo en 2012. En 2018 ŝi iĝis mondĉampiono en la 50-metra papiliostilo.

Origino kaj infanaĝo[redakti | redakti fonton]

Ranomi naskiĝis en Sauwerd en 1990 kiel filino de surinama-javana patro kaj nederlanda patrino. Per ŝia pli maljuna frato ŝi kontaktiĝis kun la konkursa naĝado ĉe la naĝklubo 'Ducdalf' (Dukdalbo) en Bedum kiam ŝi estis kvarjaraĝa. Ŝi poste transiris al la naĝklubo 'TriVia' (Tri vojoj) en Groningen (urbo). Ekde la 1-a de junio 2008 ŝi naĝis por PSV en Eindhoven.