Rasmus Malling-Hansen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Rasmus Malling-Hansen - 1877
Rasmus Malling-Hansen - 1887
unua modelo de skribmaxsino de Malling-Hansen, 1870
modelo 1874
plibona modelo de Halling-Hansen 1878
klavaro Halling-Hansen
exemplo de letero tajpita de Rasmus Malling-Hansen 1872


Rasmus Malling-Hansen, naskiĝis 1835 kaj mortis 1890. Li estis inventisto, ministro kaj direktoro de dana Reĝa Instituto por Surduloj.

Inventisto[redakti | redakti fonton]

Malling-Hansen inventis la unuan komercan skribmaŝinon en la mondo 1865, kies patenton li akiris 1870. En 1872, li ricevis premion de ekspozicion en Kopenhago, kvankam nur 1875 li kreis la unuan vere praktikan malmultkostan modelon. Malling-Hansen 1872 ankaŭ inventis maŝinon por steno, sed sen praktikaj uzoj.

Pedagogio[redakti | redakti fonton]

Dum sia direktoreco de Reĝa Instituto por Surduloj, ekde 1865 ĝis 1890, li multe studis la problemon de edukado al surduloj. Li notis ke kelkaj el ili havas mensajn handkapojn, sed aliaj havas tutnormalan inteligenton kaj eĉ povis lerni paroladon. Pro tio, li dividis siajn lernantojn po tri grupoj kaj kreis la liplegadon por tiuj, kiuj ne estis denaske surduloj kaj jam sciis iom paroli. La signolingvon li uzis al kiuj estis denaske surduloj kaj ne havas mensajn handkapon.


Malling-Hansen ankaŭ plibonigis la kondiĉojn de Instituto. Antaŭ li, infanoj ne povis ludi kaj devis komenci la klasojn je la 5-a horo ĉiutage. En la unua periodo de Instituto, edde 1824 ĝis 1839 unu triono (1/3) de la infanoj mortis per pulmajn malsanoj. Malling-Hansen komprenis ke la kaŭzo de tiuj malsanoj estas la kondiĉoj de la lernejo, kiu havas tre malmultan spacon por infanoj. Li kreis ĝardenon por ke infanoj, ĉefe knabinoj, povis ĝardenigi. En 1879 li proponis kreon de novan istituton por surduloj en Jylland, kiu estis fondita 1881 en Fredericia.

Malling-Hansen ankaŭ diskrovis ke infanoj kreskas malsame laŭ periodoj. Li science mensuris kaj pezigis la geknabojn kaj notis ke ili ne kreskas konstante, sed per saltoj. Tio estis tute nekonata de tiama scienco. Li komparis la kreskon de infanoj al kresko de arboj kaj 1886 publikigis studon pri tio. En tiu verko, li diris ke la kreskperiodoj de infanoj, kiel de la arboj, dependus de sunradioj kaj varmeco.

Volapuko[redakti | redakti fonton]

Li ankaŭ estis volapukisto. Volapuke, li estis dilekel kaj verkis artikoloj al ĵurnalo Timapenäd Volapükik de Norvegio krom tradukis multajn tekstojn el la dana lingvo al volapuko kaj male.

Volapukon li lernis ĉar kreis ke la lingvo estus pli facila por lernado al surduloj ol nacilingvoj. Sekve li tradukis la fabelojn de Andersen al Volapuko.