Ravindra Kelekar
Ravindra Kelekar | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 7-an de marto 1925 en Cuncolim | ||||
Morto | 27-an de aŭgusto 2010 (85-jaraĝa) en Margao | ||||
Tombo | Priol (en) vd | ||||
Lingvoj | konkana • portugala vd | ||||
Ŝtataneco | Barato (1950–) Dominio de Barato (1947–1950) Brita Raĝo (–1947) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | lingvisto taglibristo tradukisto verkisto vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Himalayant vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ravindra KELEKAR [ravindra kelekaar; en la konkana: रविंद्र कॆळॆकार], (La 7-an de marto 1925, en Cuncolim, Portugala Barato - la 27-an de aŭgusto 2010, en Margao, Goao, Barato), konata kiel "Ravindrabab", estis barata verkisto, kiu verkis ĉefe en la konkana, kaj ankaŭ en la maratha kaj la hindia lingvoj. Li estis profunde influita de Gandhi kaj partoprenis en la Hinda Sendependiga Movado, kaj la sendependiga movado de Goao. Li ankaŭ estis aktivulo por la konkana lingvo, kaj kampanjis por la oficialigo de la konkana.
Li verkis dekojn da libroj.[1] Inter ili estis libroj pri la konkana lingvo; la premiita vojaĝlibro Himaalajaant (1976); konkanigo de la Mahabharato (1985, en du volumoj); kaj studo pri Gandhi (en la hindia, 1985). Li estis redaktoro de la revuoj Meerg (1953-55), Gomantbharati (1956-60), kaj dum pli ol du jardekoj li redaktis la revuon Jaag [ĝaag].[2] Li ricevis multajn beletrajn premiojn. En 2006 li iĝis la unua verkisto en la konkana kiu ricevis la premion Gjanpith.[3]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Listo de la verkoj de Kelekar en la datumbazo WorldCat.
- ↑ (Anglalingva artikolo) Konkana eminentulo Ravindra Kelkar, The Times of India, 28-an de julio 2010.
- ↑ Gjanpith gazetara komuniko (en la angla), la 22-an de novembro 2008, "La 42-a premio Gjanpith kune al eminenta konkana poeto kaj aŭtoro Shri Ravindra Kelekar, kaj sanskrita poeto kaj klerulo Shri Satya Vrat Shastri".