Raúl Alfonsín

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Raúl Alfonsín
Persona informo
Raúl Alfonsín
Naskiĝo 12-an de marto 1927 (1927-03-12)
en Chascomús
Morto 31-an de marto 2009 (2009-03-31) (82-jaraĝa)
en Bonaero
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pulma kancero vd
Tombo Tombejo Rekoleta vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Argentino vd
Alma mater Universitato de BonaeroNacia Universitato La Plata vd
Partio Unuiĝo Civitana Radikala vd
Subskribo Raúl Alfonsín
Familio
Edz(in)o María Lorenza Barreneche vd
Infanoj Ricardo Alfonsín vd
Profesio
Okupo advokatopolitikisto vd
Aktiva en Bonaero vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Raúl Ricardo Alfonsín (Chascomús, Provinco Bonaero, 12-a de marto de 1927Bonaero, 31-a de marto de 2009) estis advokato, politikisto, ŝtatestro kaj defendantoj de homaj rajtoj en Argentino. Li estis urba estrarano, provinca deputito, nacia deputito, nacia senatano kaj Prezidento de Argentino.[1] Li iĝis ankaŭ vicprezidanto de la Socialista Internacio.[2] Li kutime estas agnoskita kiel "la patro de la moderna demokratio en Argentino".[3]

Iguazú, 30a de novembro de 2005, 20jariĝo de Mercosur: Lula, Sarney, Kirchner, Alfonsín.

En 1983, post la prezidentaj elektoj, li iĝis Prezidento de Argentino, per kio finis la registaro de facto de la militista diktaturo memnomita Proceso de Reorganización Nacional. Tio estis ankaŭ la fino de la puĉoj en Argentino, ĉar jam ne estis interrompoj de la konstitucia ordo ekde tiam ĝis nun. La regado de Alfonsín estis konita ĉefe pro la realigo de la Juĝo al la Juntoj, same kiel pro la Leĝo de Deviga Obeo aŭ en hispana Ley de Obediencia Debida numero 23.521 kiu estis leĝo aprobita en Argentino la 4-a de junio de 1987, dum la registaro de Raúl Alfonsín, kiu fiksis supozon iuris et de iure rilate al krimoj faritaj de la membroj de la Armitaj Fortoj dum la Malpura Milito en Argentino kaj la diktaturo nomita Proceso de Reorganización Nacional ne estis punendaj, ĉar ili agis laŭ la nomita Deviga Obeo nome "obediencia debida" (militista koncepto laŭ kiu la subuloj faras nur obeon de la ordenoj el superuloj kaj ne respondecas je tio).

El ties regado estas ankaŭ la Traktato de paco kaj amikeco inter Argentino kaj Ĉilio kaj la plibonigo de la rilatoj kun Brazilo, kio poste kondukis al la kreado de Mercosur. Agnoske al sia grava internacia politiko li ricevis la Premion Princo de Asturio de Internacia Kunlaborado en 1985.[4]

Alfonsín sukcesigis en la regado Carlos Saúl Menem en 1989 antaŭvidite, meze de procezo de inflaciego.

Post rezigni pri prezidenteco li realigis la Pakton de Olivos kun Menem (peronisma estro), kiu permesis la realigon de la Reformo de la Argentina Konstitucio en 1994. Post kelkaj jaroj li partoprenis en la kreado de la Alianco por Laboro, Justico kaj Edukado, kiu kondukis al regado Fernando de la Rúa.

Li mortiĝis la 31-a de marto de 2009 pro pulma kancero.

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Li verkis nombrajn artikolojn, kaj la jenajn librojn:

  • La cuestión argentina (1981)
  • Ahora, mi propuesta política (1983)
  • Qué es el radicalismo (1983)
  • Democracia y consenso (1996)
  • Memoria Política (2004)
  • Fundamentos de la República Democrática (2007)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Diario Uno, 2009 http://www.diariouno.com.ar/contenidos/2009/03/31/noticia_0043.html Arkivigite je 2009-04-04 per la retarkivo Wayback Machine A las 20.30 murió Raúl Ricardo Alfonsín, el primer presidente de la democracia, 31a de marto, 2009, hispana.
  2. Vicepresidente de la Internacional Socialista
  3. Infobae, 2013 http://www.infobae.com/2013/10/30/1519998-diez-anecdotas-alfonsin-el-padre-la-democracia-moderna-argentina Diez anécdotas de Alfonsín, el padre de la democracia moderna en Argentina, alirita la 30an de oktobro 2013, hispana.
  4. Fundación Príncipe de Asturias