Reĝa Astronomia Societo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reĝa Astronomia Societo
emblemo
organizaĵo • erudicia societo
Komenco 1820 vd
Antaŭe Spitalfields Mathematical Society vd
Geografia situo 51° 30′ 32″ N, 0° 8′ 23″ U (mapo)51.50878-0.1397Koordinatoj: 51° 30′ 32″ N, 0° 8′ 23″ U (mapo)
Lando(j) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Sidejo Londono
Reĝa Astronomia Societo (Granda Londono)
Reĝa Astronomia Societo (Granda Londono)
DEC
Reĝa Astronomia Societo
Reĝa Astronomia Societo
Map
Reĝa Astronomia Societo
Agareo

astronomio

Membro de Society Publishers' Coalition • Asocio de Eldonistoj de Edukaj kaj Profesiaj Societoj vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La (brita) Reĝa Astronomia Societo (angle Royal Astronomical Society, akronime RAS) estas erudicia societo kaj neprofitcela organizaĵo kiu antaŭenigas la studon de astronomio, planedoscienco, geofiziko kaj rilataj branĉoj de scienco [1]. Ĝia ĉefsidejo estas ĉe Burlington House, sur Piccadilly en Londono. La societo havas pli ol 4,000 membrojn, konatajn kiel kunuloj (angle fellows). Plej multaj estas profesiaj esploristoj aŭ plene kvalifikitaj studentoj [1]. Ĉirkaŭ kvarono de la kunuloj de la organizaĵo loĝas ekstere de la UR [1].

En ĝia blazono, la societo prezentas teleskopon de William Herschel, ĝia unua prezidanto, same kiel lian latinan devizon latine QUICQUID NITET NOTANDUM, tradukita "Kio ajn aperas, estu registrita".

Historio[redakti | redakti fonton]

La ĉefsidejo de la RAS ekde 1874 - Burlington House en Londono, en 2004.
Enirejo al la Reĝa Astronomia Societo, Burlington House

La organizaĵo komenciĝis kiel la Astronomia Societo de Londono (1820) por apogi astronomian esploradon (kiu en tiu tempo estis aranĝita fare de amatoraj astronomoj prefere ol profesiuloj). Ĝi iĝis la Reĝa Astronomia Societo en 1831 de reĝo Vilhelmo la 4-a. Virinoj estis allasitaj kiel membroj ekde 1915. Ĝi estas la brita filio de la Internacia Astronomia Unio kaj membro de la Internacia Scienca Konsilio.

Membroj de la RAS estas nomitaj kunuloj kaj povas uzi FRAS kiel sufikson al siaj nomoj (angle postnominals). Membreco estas malfermita al iu ajn pli ol 18-jara, kiu estas konsiderata akceptebla de la Societo. La societo estis fondita dum epoko en kiu ne estis multaj profesiaj astronomoj. Ĝis nun, neniuj formalaj sciencaj kvalifikoj estas postulataj por membreco. Tamen, pli ol 3/4 el la kunuloj estas profesiaj astronomoj kaj geofizikistoj. La Societo estas la profesia komunumo de astronomoj kaj geofizikistoj en Britio kaj kunuloj povas akiri Chartered Scientist statuson per la Societo. La nombro da membroj superis 3,000 por la unua fojo en 2003.

Agado[redakti | redakti fonton]

La societo organizas regulajn ĉiumonatajn diskutsesiojn pri astronomio kaj geofiziko, kutime okazigitaj en Londono la duan vendredon de ĉiu monato de septembro ĝis junio. Ĝi ankaŭ sponsoras la UK Nacian Astronomian Renkontiĝon, pli longan renkontiĝon de profesiaj astronomoj okazigitaj ĉiun printempon kaj foje aliajn renkontiĝojn aliloke en la UR.

Kune kun la Geologia Societo de Londono, la societo sponsoras la Britan Geofizikan Unuiĝon.

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Unu el la ĉefaj agadoj de la RAS estas eldonado de sciencaj revuoj. Ĝi publikigas ekz. Nuntempe du el la gvidaj esplorĵurnaloj de la mondo: MNRAS en astronomio kaj GJI en geofiziko. Ankaŭ A&G, kiu enhavas superrigardon kaj aliajn artikolojn de ĝenerala intereso en brila formato. La kompleta listo de ĵurnaloj publikigitaj de la RAS (kun la mallongigoj de la bibliografiaj kodoj de NASA ADS [2]):

  • Memoirs of the Royal Astronomical Society (MmRAS): 1822–1978, ISSN 0369-1829, rete [3]
  • Monthly Notices of the Royal Astronomical Society (MNRAS): ekde 1827, ISSN 0035-8711, rete
  • Geophysical Supplement to Monthly Notices (GSMNRAS) 1922–1957, ZDB-ID 422885-6, rete
  • Geophysical Journal (GeoJ): 1958–1987, ISSN 0016-8009, rete
  • Geophysical Journal International (GeoJI): ekde 1988, ISSN 0956-540X, rete
  • Quarterly Journal of the Royal Astronomical Society (QJRAS): 1960–1996, ISSN 0035-8738, rete
La ĵurnalo enhavis artikolojn pri astronomio aŭ geofiziko, kun fokuso en artikoloj pri esploraj areoj, konferencoprocedoj, kontribuoj al la historio de scienco kaj raportoj pri esplorgrupoj kaj institutoj, same kiel nekrologoj [4][5][6].
  • Occasional Notes of the Royal Astronomical Society: 1938–1959
  • Quaterly Journal of the Royal Astronomical Society: 1960–1996, ISSN 0035-8738
  • Astronomy & Geophysics (A&G): ekde 1997, ISSN 1468-4004, rete
  • RAS Techniques & Instruments (RASTI): 2021–nuntempe, rete [7]

Asociitaj Societoj[redakti | redakti fonton]

La societo financas la laboron de kelkaj temaj komunumoj, multaj el kiuj estas interfakaj kaj ko-financitaj kun aliaj organizoj, inkluzive de:

  • Brita Astrobiologia Societo
  • Astrofizika grupo
  • Astrokemia grupo
  • Brita Geofizika Asocio
  • Magnetosfero, Jonosfero kaj Solar-Terrestrial Physics Group
  • UR Planeda Forumo
  • UR Suna Fizika Grupo.

Medaloj[redakti | redakti fonton]

La plej alta premio de la Reĝa Astronomia Societo estas ĝia Ora medalo. Inter la plej famaj gajnintoj estis Albert Einstein en 1926 kaj Stephen Hawking en 1985.

Aliaj premioj inkludas la Eddington Medalon, la Herschel Medalon, la Chapman Medalon, la Prezan Medalon kaj la Jackson-Gwilt Medalon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 The aims of the Society (angle). Royal Astronomical Society. Alirita 12. november 2018.
  2. ADS Bibliographic Codes: Journal Abbreviations. Smithsonian Astrophysical Observatory. Alirita 12 June 2023.
  3. (October 1977) “Editorial: Memoirs of the Royal Astronomical Society”, Monthly Notices of the Royal Astronomical Society 181 (1), p. i. Alirita 21 December 2012.. 
  4. Bibliographic information for this journal. Library catalog. Wheaton College (Massachusetts – Helin Library. Alirita 2011-01-18. [rompita ligilo]
  5. Bibliographic information for this journal. Library catalog. Amherst College/Hampshire College/Mount Holyoke College/Smith College/University of Massachusetts Amherst. Alirita 2011-01-18. [rompita ligilo]
  6. Compiled by John Williams of the Royal Astronomical Society. (1870) A general index to the first twenty-nine volumes of the Monthly notices of the Royal astronomical society (Proceedings of the society from February 9, 1827, to 1868-69 session), London: Strangeways and Walden. OCLC 42319444.
  7. New RAS journal invites submissions and reviewers (angle). The Royal Astronomical Society (12 October 2021). Alirita 23 May 2022.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]