Reĝo Momo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Reĝo Momo de Karnavalo de Florianopolis, en 2005.
Wagner Jorge Monteiro, Reĝo Momo de Karnavalo de Rio-de-Ĵanejro, en 2004.

Reĝo Momo (t.e. Rei Momo en la portugala, Rey Momo en la hispana) estas ofta persono de brazilaj kaj kolombiaj Karnavaloj.

Ĉiu urbo posedas sian Reĝon Momo, plej ofte elektitan pro ties alteco kaj dikeco. Okaze de karnavalo, la urbestro transdonas al li la ŝlosilojn de la urbo, helpante lin trovi reĝinon, junulinon elektitan pro ties beleco kaj sperto pri Sambo.

Li estras la urbon dum la tri tagoj de karnavalo.

Deveno[redakti | redakti fonton]

Momo (greke: Μώμος), en greko-romia mitologio, estis dio de ironio. Li estis forpelita el Olimpo pro tio ke li tro multe primokis la ceterajn diojn kaj, malsuprenirinte sur Teron, li kreis tie Karnavalon.

Pro tiu ĉi kialo, karnavalo estas metita sub lia patroneco en Brazilo.

Reĝo Momo hodiaŭ[redakti | redakti fonton]

Hodiaŭ, ne ekzistas konkurso por elekti iun Reĝon Momo. Por partopreni, kandidatoj devas estis tre simpatiaj kaj transdoni sian ĝojon al ĉiuj. Alia kondiĉo: ili devas esti pli ol 110-120 kilogramojn pezaj. Tiu lasta kondiĉo estas nun forlasata, ĉar ĝi antaŭenigas bildon de viro kun problemoj de trodikiĝo.

Rio-de-Ĵanejro[redakti | redakti fonton]

La plej konata karnavalo en la mondo estas tiu de Rio-de-Ĵanejro, kiu posedas iun Reĝon Momo ekde 1933.[1] Jen listo de la sinsekvaj Reĝoj Momo de Rio:

Waldemar Esteves da Cunha, Reĝo Momo de Santos, kun reĝino Mira, en Karnavalo de 1988.

.

  • 1933-1948: Paper Mache Doll
  • 1949-1950: Gustavo Mattos
  • 1951-1957: Nelson Nobre
  • 1958-1971: Abrahão Haddad
  • 1972: Edson Seraphin de Santana
  • 1973: Elson Gomes da Silva (Macula)
  • 1974: Gustavo Mattos
  • 1975-1982: Elson Gomes da Silva (Macula)
  • 1983: Paolo Vicente Paccelli
  • 1984: Roberto Barbosa de Castro (Roberto)
  • 1985-1986: Elson Gomes da Silva (Macula)
  • 1987-1995: Reynaldo de Carvalho (Bola)
  • 1996: Paulo Cesar Braga Champorry
  • 1997-2003: Alex de Oliveira
  • 2004: Wagner Jorge Vanderson Santos Monteiro
  • 2005: Marcelo de Jesus Reis
  • 2006-2008: Alex de Oliveira
  • 2009: Milton Rodrigues
  • 2010: Milton Rodrigues

Santos[redakti | redakti fonton]

Waldemar Esteves da Cunha (naskiĝis en 1920 - mortis en 2013) [2] estis Reĝo Momo de Santos de 1950 ĝis 1956, kaj de 1958 ĝis 1990, kaj ĝis sia morto (92-jaraĝa) estis la plej maljunaĝa Reĝo Momo de tuta Brazilo[3].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]