Waldemar Esteves da Cunha

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Waldemar Esteves da Cunha
Reĝo Momo Waldemar kun Reĝino Mira Silva (Karnavalo 1988)
Reĝo Momo Waldemar kun Reĝino Mira Silva (Karnavalo 1988)
Naskiĝo la  9-an de aŭgusto 1920(nun 1920-08-09)
en Santos  Brazilo
Morto la 8-an de aprilo 2013 (92‑jara)
en Santos  Brazilo
Nacieco Brazilano
Sukcesis kiel Reĝo Momo
Artista nomo Rei Momo Waldemar
Persona informo
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Brazilo
Familio
Edz(in)o unu
Infanoj 4
Okupo
Okupo Reĝo Momo • showman
vdr

Waldemar Esteves da Cunha (naskiĝis la  9-an de aŭgusto 1920(nun 1920-08-09), mortis la 8-an de aprilo 2013) estis en la momento de sia morto en 2013, la plej aĝa Reĝo Momo en Brazilo[1].

Biografio[redakti | redakti fonton]

Waldemar Esteves da Cunha naskiĝis en havenurbo Santos, Brazilo, la  9-an de aŭgusto 1920(nun 1920-08-09). Dum multaj jaroj li laboris pri dentaj artikoloj en la familia kompanio.

En 1950 li estis elektita Reĝo Momo de Santos, post la Maratono Dona Dorotea, maratono sur la strando de Santos.

Li estis Momo de Santos ĝis 1990 kaj ĝis sia morto estis la plej maljunaĝa Reĝo Momo en Brazilo. En 1957 li suferis atakon kiam li estis elektita Rei Momo Eduardo, de Rio-de-Ĵanejro. Post 1957, li estis Momo ĝis 1990.

Inter 1997 kaj 2000 la karnavalo de Santos havis sekurecajn problemojn. La urbo volis ke la Sambo-Lernejoj estu tiom grandaj kiom tiuj de Naciaj Karnavaloj (Rio kaj San-Paŭlo) kaj ke defiloj okazu en Orla da Praia, sed bedaŭrinde ĉio estis blokita.

Reĝo Momo Waldemar, dum karnavalo de 2001, tiam 81-jaraĝa, revenis sur la Avenuoj por alporti pacon kaj ĝojon. Bedaŭrinde, nenio okazis, kaj defiloj restis blokitaj ĝis 2005. Tiun jaron Santos havis novan Sambejon, en Nordokcidenta Urbo, pli grandan ol la areo de Orla da Praia.

Pensiita, Waldemar vivis en Santos kun sia edzino Eunice, kvar filoj kaj ses nevoj[2]. Li mortis en Santos la 8-an de aprilo 2013.

En 2018, 5 jarojn post lia morto, la Memorial do Carnavalo kaj la sekcio de Kulturo organizis ekspozicion en lia honoro. [3]; [4]

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]