Reftar Kalfa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reftar Kalfa
Persona informo
Naskiĝo 17-a jarcento
Morto 17-a jarcento
vdr

Reftar Kalfa estis turka komponistino de la Otomana Imperio dum la tempo de la Sultano Mehmet la 4-a, kiu regis inter 1648 kaj 1687.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Oni scias nenion pri ŝia vivo, nur ŝian nomon Reftar, persa virina nomo, kiu signifas virinon kiu marŝas en koketa kaj petola maniero.

Tamen ĝis hodiaŭ Reftar ĉiam nomiĝis ‘Kalfa’. Se vere estus ŝia titolo, la esprimo ‘Kalfa’ rilatus al ŝiaj eblaj estraj devoj en la administrado de la Imperia Palaco.

Ŝi estis komponistino, kies verkoj vekis la intereson de diversaj esploristoj kaj ŝi estas ofte menciita en esploroj pri la historio de muziko, kiel grava komponistino de instrumenta muziko.

Ŝi estas konsiderata la unua komponistino de la Otomana Imperio, sekvata de Dilhayat Kalfa. Pro la stilo de la komponaĵoj de Reftar Kalfa, muzikologoj sugestas, ke ŝi ludis tanburon.

La tanburo, kordinstrumento simila al liuto sed kun pli longa kolo, estas unu el la kvar instrumentoj de la baza kvarteto de turka klasika muziko. Tial, en iuj dokumentoj, oni nomas ŝin ‘Tanburi Reftar Kalfa’ (Reftar Kalfa, la tanbur-ludanto).

En la Enciklopedio pri Turka Muziko (Türk Musiki Ansiklopedisi), nur kvin el ŝiaj komponaĵoj estas menciitaj: tri ‘peŝrevoj’ (peşrev) kiu estas instrumenta formo de turka klasika muziko, la unua muziko ludata dum grupa prezentado, kaj du ‘saz semais’ kiu estas instrumenta formo de otomana klasika muziko, kiu kutime estis la ferma movo de la peŝrevo.

En la arkivaj kolektoj de la Turka Radi-dissenda Muzika Fako, estas pli multaj komponaĵoj sub la nomo Reftar Kalfa. Ekzemple, nur en la Kolekto Ismail Hakkı Bey en la arkivoj de Radio Ankara, aperas multaj komponaĵoj atribuitaj al Reftar Kalfa.

La rumandevena historiisto kaj erudiciulo pri otomana muziko Dimitri Kantemiroglu (1673-1723) en sia libro ‘Traktato pri Muzikologio kaj muzika Notacio’, eldonita en 1692, mencias la verkojn de Reftar Kalfa kaj notas la pecon Saba Peŝrev per la nomo ‘Sabâ-i Reftar’. Tiel, tiu ĉi komponaĵo elstaras kiel la plej malnova konata verko de islama komponistino en la Otomana Imperio. Ĉi tiu peco, nomata Sabâ-i Reftar, estis poste menciita samnome en la Revuo Hekimbaşı, kiu enhavas referencojn al la historio de muziko.

La 500 jaraĝa otomana muzika tradicio ŝuldas multon al la kontribuo de virinaj turkaj komponistoj, interpretistoj kaj instruistoj. La plej malnova pluviva dokumentado kaj ilustraĵoj de virinoj prezentantaj muzikon ĝis nun originas de la 16-a jarcento.

La tradicio de komponistinoj de turka muziko, kiu komenciĝis kun Reftar Kalfa en la 17-a jarcento kaj daŭris kun Dilhayat Kalfa en la malfrua 18-a jarcento, pasis al la respublika tempo kun Leyla Hanım, Tanburi Faize Hanım kaj aliaj.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 50 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]