Historio de muziko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muzikinstrumentoj, pentraĵo de Evaristo Baschenis, meze de 17-a jarcento, plena baroka epoko.

La historio de muziko estas la studo de la diversaj tradicioj en la muziko kaj ilia ordo en la mondo laŭlonge de la tempo.

Ĉar en ĉiu konata kulturo estis ia formo de muzika manifestiĝo, la historio de muziko enhavas ĉiujn sociojn kaj epokojn. Ĝi ne limiĝas, kiel oftas en kelkaj akademiaj medioj, al Okcidento, sed fakte ja oni uzas la esprimon «historio de la muziko» por referenci nur al historio de la eŭropa muziko kaj al ĝia evoluo en la okcidenta mondo.

La muziko de difinita socio estas tre forte rilata kun aliaj aspektoj de ĝia kulturo, kiel estas ĝia ekonomia organizado, ĝia teknologia disvolviĝo, tradicioj, religiaj kredoj, ktp.

Antikva muziko[redakti | redakti fonton]

La prahistoria muziko estas malfacile analizebla kaj oni povas nur skizi teoriojn sur la bazo de la trovitaĵoj en la arkeologiaj kuŝejoj de la Paleolitiko. Ofte oni malkovras flutojn ĉizitajn en ostoj en kiuj oni estis traboritaj flankaj truoj; oni supozas, ke la uzantoj blovis el pinto kiel por la ŝakuhaĉo japana. Oni supozas, ke la fluto de Divje Babe, ĉizita en la femuro de urso de kavernoj, havas almenaŭ 40 000 jarojn de antikveco.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Muziko de Antikva Egiptio.
Ludistoj de liuto kaj duoblaj tubaj flutoj sur murpentraĵo en la teba tombo de Nebamun, nobelo de la 18a dinastio de la Nova Reĝlando, ĉ. 1350 a.K.

Egipta muziko ĉiam estis grava parto de egipta kulturo. La plej fruaj muzikaj instrumentoj devenas de la pradinastia periodo, sed evidenteco estas pli forte atestita dum la Malnova Imperio kiam oni ludis harpojn, flutojn kaj klarnetojn. Frapinstrumentoj, liroj kaj liutoj estis aldonitaj al muzikaj grupoj en la Meza Imperio. Cimbaloj ofte akompanas kanton kaj dancon.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Muziko de Antikva Grekio.

La muziko de la antikva Grekio estis arto, kiu ĉeestis en ĉiuj sociaj eventoj: en festoj, en funebraj kaj religiaj ceremonioj, en teatro, en popularaj okazaĵoj, antaŭ bataloj aŭ per baladoj en prezentadoj de epopeaj poemoj. Oni konsideris, ke danke al muziko estis atingita la harmonio kaj de la psiko kaj de la animo, kaj eblas konscii pli klare pri la neperfektaĵoj en la naturo kaj en la artoj.

La muziko de la Antikva Romio estis parto de la romia kulturo el la plej pratempoj. La kantoj (carmen) estis integra parto de preskaŭ ĉiuj sociaj eventoj.[1] La Carmen saeculare de Horacio, por ekzemplo, estis mendita de Aŭgusto Cezaro kaj ludita de koruso de geinfanoj en la Ludi saeculares de la 17 a.K.[2] La muziko estis ofta en funebroj kaj la tibia (la greka auloso), ligno-blova instrumento, estis ludita dum oferoj por protekti sin el malicaj influoj.[3]

En Azio[redakti | redakti fonton]

La hindia klasika muziko (marga) estas unu de la muzikaj tradicioj plej antikvaj de la mondo.[4] La Indusvala civilizacio produktis skulptaĵojn kiuj montras dancojn[5] kaj antikvajn muzikinstrumentojn, kiel la fluto de sep truoj.

La klasika ĉina muziko, la tradicia arto aŭ la muziko de la kortego de Ĉinio, havas historion kiu datas el ĉirkaŭ tri mil jaroj. Ĝi havas siajn proprajn unikajn sistemojn de muzika notacio, same kiel siajn agordadon kaj muzikan tonon, instrumentojn kaj muzikajn stilojn aŭ muzikajn ĝenrojn. La ĉina muziko estas kvintona-diatona, kun skalo de dek du notoj ĝis uni okto (5 + 7 = 12) same kiel la muziko de eŭropa influo.

Mezepoka muziko[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Mezepoka muziko.
Kristano kaj islamano ludas liutojn en miniaturo el la verko Cantigas de Santa Maria de Alfonso la 10-a (Kastilio).

La frua parto de tiu ĉi muzikperiodo estas markita de la tre malrapida graviĝo kaj disvolviĝo de polifonio kaj kontrapunkto. La goliardoj estis vojaĝantaj poeto-muzikistoj en la Eŭropo de la deka jarcento ĝis la mezo de la dektria, kaj tial ilia tradicio dividis iom da tempo kun la tradicio de trobadoroj kaj trouvères. La plej multaj estis scienculoj aŭ ekleziuloj, kaj ili verkis kaj kantis en la latina, malsimile al la trobadoroj, trouvères, kaj Minnesanger, kiuj uzis la nacilingvon.

Klasika muziko[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Klasika muziko.

Klasika muziko estas muzikstilo, kiu aperis en Eŭropo en la dua jarmilo post Kristo, pli precize de la 11a jarcento ĝis hodiaŭ.[6] Tamen, la plej konataj epokeroj de la klasika muziko komenciĝas ekde la 16a jarcento.

Klasika muziko estas altkultura muziko produktita aŭ enradikita en la tradicioj de okcidenta muziko, inkludante kaj liturgian (religian) kaj nereligian muzikon. Ĉar simila termino estas uzata ankaŭ por referenci al la periodo de 1750-1820 (nome klasika epoko), tiu ĉapitro temas pri la larĝa tempoperiodo de ĉirkaŭ la 11a jarcento al la nuntempo, kio inkludas la klasikan epokon kaj variajn aliajn epokojn.[7] La centraj normoj de tiu tradicio iĝis kodigitaj inter 1550 kaj 1900, kio estas konata kiel komunpraktika periodo. La ĉefaj tempodividoj de klasika muziko estas jenaj: la periodo de antikva muziko, kio inkludas la epokojn de la mezepoka (500–1400) kaj de la renesanca (1400–1600) muzikoj; la komunpraktika periodo, kio inkludas la epokojn de la baroka (1600–1750), klasikisma (1750–1820), kaj de la romantisma (1804–1910) muzikoj; kaj la muziko de la 20-a jarcento (1901–2000) kiu inkludas la modernisman (1890–1930) kiu koincidas el la fino de la 19a jarcento, la altmodernisman (meze de la 20a jarcento), kaj nuntempanpostmodernan (1975–2015) muzikojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Habinek, 2005, passim.
  2. Naerebout, Frederick G., (2009) ĉapitro Dance in the Roman Empire and Its Discontents en "Ritual Dynamics and Religious Change in the Roman Empire. Proceedings of the Eighth Workshop of the International Network Impact of Empire", Heidelberg, 5a-7a de Julio 2007, p. 146.
  3. Ginsberg-Klar, Maria E. (1981) The Archaeology of Musical Instruments in Germany during the Roman Period, en gazeto "World Archaeology", volumo 12a, numero 3a, 313-320 pp.
  4. Nidel, 2005, p. 219.
  5. Kahn, 2005, p. 98.
  6. “Classical”, The Oxford Concise Dictionary of Music, editoro Michael Kennedy, (Oksfordo, 2007), Oxford Reference Online. Trovita la 23an de Julio 2007
  7. "Classical", The Oxford Concise Dictionary of Music, eld. Michael Kennedy, (Oxford, 2007), Oxford Reference Online. Alirita la 23an de Julio, 2007.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Comellas, José Luis (2006). Historia sencilla de la música. Ediciones Rialp. ISBN 978-84-321-3594-1.
  • Habinek, Thomas (2005). The World of Roman Song: From Ritualized Speech to Social Order (en angla). Baltimore: Johns Hopkins University Press. ISBN 9780801881053.
  • Kahn, Charles (2005). World History: Societies of the Past(en angla). Portage & Main Press. ISBN 9781553790457.
  • Nidel, Richard O. (2005). World Music: The Basics. Routledge. ISBN 9780415968003.