Muziko de Antikva Grekio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La Kiliks de Apolono kun la testud-ŝela (celis) liro, sur trinkuja taso de la 5-a jarcento a.k. (kilikso).
Pano instruanta Dafnison pri la sirinkso.

La muziko de la antikva Grekio estis arto, kiu ĉeestis en ĉiuj sociaj eventoj: en festoj, en funebraj kaj religiaj ceremonioj, en teatro, en popularaj okazaĵoj, antaŭ bataloj aŭ per baladoj en prezentadoj de epopeaj poemoj. Oni konsideris ke danke al muziko estis atingita la harmonion kaj de la psiko kaj de la animo, kaj eblas konscii pli klare pri la neperfektaĵoj en la naturo kaj en la artoj.

En sia verko “RespublikoPlatono dediĉis ĉapitron en kiu li donis al muziko esceptan edukan valoron. Tio reliefiĝis en la graveco de la muzika edukado al infanoj kaj knaboj per kiu la greka socio stimulis la guston por la beleco kaj harmonio, kiel io rilata al la racia flanko de la animo.

Apolono estis elstare konsiderata la dio de muziko kaj harmonio.

Grekoj konsideris, ke muziko havis sian originon en la Dioj. La Naŭ Muzoj, filinoj de la Dio Zeŭso, estis protektantinoj precipe de penso kaj artoj. Eŭterpo reprezentis muzikon. Ŝi, kune kun siaj fratinoj, okupis elstaran lokon en la mita universo de la naturo kaj la vivo de la homoj. La muzoj prezidis penson, inspiron, sciencon kaj ĝenerale ĉian manifestiĝon de la spirito. Ili ordigis kaoson kaj subtenis la Universon kiel harmonian elementon. Muzikistoj kaj kantistoj adoptis la ekzemplojn de la muzoj, iliajn melodiojn kaj kantojn, kiuj aludante la eksterordinaran potencon de la muzoj, povis interveni eĉ en mensaj patologioj kiel klarigis Platono, Pitagoro, Aristotelo kaj Sokrato.

Ankaŭ la 'inventoj' aŭ 'trovoj' de ĉiuj muzikinstrumentoj estis atribuitaj al la dioj. La prezentado de muziko estis integrita al multaj malsamaj reĝimoj de greka rakontarto kaj arto rilataj al mitologio, inkluzive dramon kaj poezion, kaj ekzistas granda nombro da malnovgrekaj mitoj rilataj al muziko kaj muzikistoj. Laŭ la greka mitologio: Amfiono lernis muzikon de Hermeso kaj poste per ora liro konstruis Tebon movante la ŝtonojn en la lokon per la sono de sia ludado; Orfeo, la majstro-muzikisto kaj liristo, ludis tiel magie, ke li povis trankviligi sovaĝajn bestojn. Ne mirigas do, ke muziko estis ĉiea ĉe la Pitiaj Ludoj, Olimpikoj, religiaj ceremonioj, libertempaj agadoj, kaj eĉ la komencoj de dramo kiel elkreskaĵo de la ditiramboj faritaj honore al Dionizo.

Muzikaj instrumentoj[redakti | redakti fonton]

Harpoj, kordinstrumentoj kaj plukinstrumentoj: Liro, Citro (kithara), Kanuno.

Blovinstumentoj kaj aerfluinstrumentoj Auloso, Sirinkso kaj Salpinkso, Akvoorgeno (greke hydraulos).

Ĉiuj trovis sian vojon en la muzikon de la antikva Romo.

Virinoj, knabinoj kaj muzikistinoj[redakti | redakti fonton]

La greka vira mondo, adoris la muzojn, kaj per etendo nimfojn, nereidojn ktp., sed kurioze, ili neniam tradukis la ekziston de la muzoj al tio, ke ili povus esti realaj en la korpo de virino. Kial ili ne vidis bildon de la muzoj en la virina sekso? Ĉu eble pro timo, ke la regado de muziko kaj kanto igus ilin perdi la menson, kiel okazis kun Odiseo?

Spite la gravecon de la edukado en antikva Grekio ne mirigas, ke knabinoj havis tre malsaman edukadon ol knaboj, ĉar virinoj havis ĝenerale malpli da rajtoj ol viro, ankaŭ pri edukado kaj kulturo.

La virino estis sub la aŭtoritato de la viroj, ili estis trejnitaj por hejmaj laboroj kaj por servi siajn edzojn. Ilia ĉefa tasko estis naski infanojn en la mondon, por ke la armeo havu pli da soldatoj por la milito kaj kompreneble la daŭreco de la popolo.

Laŭ Heziodo, (7-a jarcento a.K.), Pandora, la unua virino, estis kreita de Zeŭso kiel puno por viroj. Ĉi tiu negativa koncepto daŭris tra la tempo, eĉ Aristotelo, filozofo de la 4-a jarcento, asertis, ke virinoj nature estas pli malfortaj ol viroj. Tiel la virino estis konsiderata kiel eterna neplenaĝulo.

La edukado por la knabinoj konsistigis en lerni legadon kaj skribadon, bazan aritmetikon por administri la monon de la domo kaj nur iom da muziko kaj danco por plezuro de la estonta edzo. Tiamaniere oni pravigis ilian ekskludon el la publika vivo, lasante al ili la privatan spacon. Ĉi tiu drasta ekskludo okazis en Ateno; en Sparto virinoj havis pli da libereco, vera escepto en la greka mondo, en kiu ekzistis la marĝenigo de virinoj kaj mizogina vizio pri ili.

Tiuj virinoj, kiu scipovis lerte danci kaj kanti, havis pli da ŝancoj por atingi kelkajn rezervitajn rolojn en iuj eventoj de la publika sfero. Ĉi tiuj estis funebraj kaj religiaj ritoj en kiuj muziko ludis elstaran rolon, kaj en Delfo por kanti kaj danci interpretante la orakolojn.

La ricevantoj de la ofertodonoj de kanto kaj danco estis junulinoj dotitaj de sanktaj voĉoj, voĉoj kapablaj sentivigi, doni emociojn kaj ellasi sentojn; voĉoj kapablaj resanigi kaj kuraci malsanojn. La virina interpretisto estis kapabla influi la kondutojn de la aŭskultantoj, ĉar ili aŭskultis al ŝi pli facile ol al viroj, pro la evidentaj kialoj de voĉregistro, kiu vekas pli grandajn emociajn efikojn ol vira voĉo. Tiel ŝi devis adapti por la dezirota celo la ĝustan modalon, ritmon kaj instrumenton, por konduki siajn aŭskultantojn al malstreĉiĝo, trankvilo aŭ kuraĝigo, t.e. katarso.

En tiu vira militista mondo de la antikva Grekio estis virino kun sufiĉe da talento por elstari kiel poetino kaj muzikistino, ŝi estis Sapfo de Mitileno, aŭ pli bone konata Sapfo de Lesbos (650-580 a.K.), kiu estis nomata la Deka Muzo. La merito de Sapfo, en tempoj plenaj de epopeoj kaj mitologiaj herooj, estis dediĉi sin al esplorado de subjektiveco, kaj al kulto al Afrodito, diino de la amo.

Aliaj grekaj poetinoj ankaŭ uzis muzikon por transdoni siajn mesaĝojn; kelkaj el ili estas Korinna de Tanagra (4-a jarcento a.K.?), Cleobulina de Lindos (6-a jarcento a.K.), Anite de Tegea (4-a aŭ 3-a jarcento a.K.), Nosis de Locria (3-a jarcento a.K.), Erina de Telos (4-a jarcento a.K.), Praksila de Sikiono (5-a jarcento a.K.), Telesilla de Argoso (510 a. K), Moero de Bizanco (3-a jarcento a.K) kaj Myrtis de Anthedon (6-a kaj 5-a jarcento a.K.).